Sacred Texts  Bible  World Bible  Index  Previous  Next 

Esperanto Bible: Micah

1:1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Mihxa, la Moresxetano, en la tempo de Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem.

1:2 Auxskultu, cxiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj cxio, kio estas sur gxi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraux vi, la Sinjoro el Sia sankta templo.

1:3 CXar jen la Eternulo eliras el Sia loko, iras kaj pasxas sur la altajxoj de la tero.

1:4 Kaj fandigxas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendigxas, kiel vakso antaux fajro, kiel akvo, falanta de krutajxo.

1:5 CXio cxi tio estas pro la krimo de Jakob kaj pro la pekoj de la domo de Izrael. Kiu krimigis Jakobon? cxu ne Samario? Kiu arangxis la altajxojn de Judujo? cxu ne Jerusalem?

1:6 Tial Mi faros Samarion sxtonamaso sur la kampo, por plantado de vinberoj; Mi disjxetos gxiajn sxtonojn en la valon kaj nudigos gxiajn fundamentojn.

1:7 CXiuj gxiaj idoloj estos disbatitaj, cxiuj gxiaj promalcxastaj donacoj estos forbruligitaj per fajro, kaj cxiujn gxiajn statuojn Mi ruinigos; cxar per promalcxastaj donacoj gxi ilin arangxis, kaj promalcxastaj donacoj ili farigxos denove.

1:8 Pri tio mi ploras kaj gxemas, iras sensxue kaj nude; mi krias plende, kiel la sxakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj.

1:9 CXar senespera estas gxia plago, gxi venis gxis Judujo, atingis gxis la pordego de mia popolo, gxis Jerusalem.

1:10 Ne diru tion en Gat, ne ploru lauxte; en Bet-Leafra rulu vin en cindro.

1:11 Foriru, ho logxantino de SXafir, en nudeco kaj honto; ne eliros la logxantino de Caanan; la plorado en Bet-Ecel ne permesos al vi tie halti.

1:12 Afliktigxas pri sia bono la logxantino de Marot; cxar malfelicxo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem.

1:13 Jungu al la cxaro kurcxevalojn, ho logxantino de Lahxisx; vi estas la komenco de pekoj de la filino de Cion, cxar cxe vi oni trovis la krimojn de Izrael.

1:14 Tial vi sendos donacojn en Moresxet-Gaton; sed la domoj de Ahxzib trompos la regxojn de Izrael.

1:15 Mi alkondukos al vi ankoraux la posedonton, ho logxantino de Maresxa; gxis Adulam venos la gloro de Izrael.

1:16 Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj; largxigu vian kalvon kiel aglo, cxar ili estos forkaptitaj for de vi.

2:1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton.

2:2 Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedajxon.

2:3 Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi entreprenas kontraux tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; cxar tio estos tempo malfacila.

2:4 En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante:Ni estas tute ruinigitaj; la posedajxo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj!

2:5 Tial oni ne mezuros por vi per sxnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo.

2:6 Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.

2:7 Ho, la tiel nomata domo de Jakob! cxu malgrandigxis la spirito de la Eternulo? cxu tiaj estas Liaj agoj? CXu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas gxuste?

2:8 Sed Mia popolo levigxis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaux ili revenus de batalo.

2:9 La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj logxejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por cxiam Mian ornamon.

2:10 Levigxu kaj foriru, cxar cxi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.

2:11 Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus:Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigajxo, li estus gxusta predikanto por cxi tiu popolo.

2:12 Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restajxon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel sxafojn en sxafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.

2:13 Murrompanto iros antaux ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el gxi; ilia regxo iros antaux ili, kaj la Eternulo estos ilia antauxgvidanto.

3:1 Mi diris:Auxskultu, ho cxefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron;

3:2 tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi desxiras de ili ilian hauxton kaj la karnon de iliaj ostoj.

3:3 Kaj kiam ili mangxas la karnon de mia popolo, desxiras de ili ilian hauxton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaux por poto kaj la karnon kvazaux por kaldrono:

3:4 tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kasxos antaux ili Sian vizagxon en tiu tempo, cxar ili faris siajn malbonajn agojn.

3:5 Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraux tiu, kiu ne donas ion en ilian busxon, ili predikas militon:

3:6 Tial estos cxe vi nokto, sed ne vizioj, mallumo, sed ne antauxdiroj; subiros la suno super la profetoj, kaj mallumigxos super ili la tago.

3:7 Hontos tiuj viziistoj, mokindaj farigxos la antauxdiristoj, kaj ili cxiuj fermos sian busxon; cxar ili ne havas respondon de Dio.

3:8 Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuragxo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon.

3:9 Auxskultu cxi tion, ho cxefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas cxion rektan,

3:10 kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon per maljustajxoj.

3:11 GXiaj cxefoj jugxas pro subacxeto, gxiaj pastroj instruas pro pago, kaj gxiaj profetoj antauxdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras:La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfelicxo.

3:12 Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem farigxos ruinajxo, kaj la monto de la templo farigxos arbara altajxo.

4:1 Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi popoloj.

4:2 Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

4:3 Kaj Li jugxos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

4:4 Sed cxiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; cxar la busxo de la Eternulo Cebaot tion diris.

4:5 CXiuj popoloj iros cxiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, cxiam kaj eterne.

4:6 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn, kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis.

4:7 Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo regxos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne.

4:8 Kaj vi, ho turo de la grego, fortikajxo de la filino de Cion, al vi venos, revenos la antauxa regxado, la regno de la filino de Jerusalem.

4:9 Kial vi nun ploras tiel lauxte? CXu vi ne havas regxon? cxu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj kiel naskantinon?

4:10 Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de Cion, kiel naskantino; cxar nun vi eliros el la urbo kaj logxos sur la kampo kaj venos gxis Babel; tie vi estos savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj.

4:11 Nun kolektigxis kontraux vi multe da nacioj, kiuj diras:GXi malsanktigxu, kun gxuo ni rigardu Cionon!

4:12 Sed ili ne scias la pensojn de la Eternulo, ili ne komprenas Lian intencon, ke Li kolektis ilin kiel garbojn en la drasxejon.

4:13 Levigxu kaj drasxu, ho filino de Cion, cxar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritajxon, kaj ilian havajxon al la Sinjoro de la tuta tero.

5:1 Nun armu vin, ho batalistino! oni siegxos nin; per vergo oni frapos la vangon de la jugxisto de Izrael.

5:2 Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

5:3 Li lasos ilin gxis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael.

5:4 Li starigxos kaj pasxtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertigxos; cxar tiam li farigxos granda gxis la randoj de la tero.

5:5 Kaj li estos paco. Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpasxos en niajn palacojn, ni starigos kontraux li sep pasxtistojn kaj ok eminentulojn.

5:6 Ili pasxtos la landon Asirian per glavo kaj la landon de Nimrod per iliaj lancoj; kaj li savos nin kontraux la Asiriano, kiam cxi tiu venos en nian landon kaj enpasxos en niajn limojn.

5:7 Kaj la restajxo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn.

5:8 Kaj la restajxo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de sxafaroj, kiu dispremas pasante, dissxiras, kaj neniu povas savi.

5:9 Levigxos via mano super viaj kontrauxuloj, kaj cxiuj viaj malamikoj ekstermigxos.

5:10 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi ekstermos viajn cxevalojn cxe vi kaj pereigos viajn cxarojn;

5:11 Mi ekstermos la urbojn de via lando kaj detruos cxiujn viajn fortikajxojn;

5:12 Mi ekstermos cxe vi la sorcxistojn, kaj vi ne plu havos auxguristojn;

5:13 Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorklinigxos antaux la faritajxo de viaj manoj;

5:14 Mi elsxiros el via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn urbojn.

5:15 Kaj en kolero kaj indigno Mi faros vengxon super la nacioj, kiuj ne volos obei.

6:1 Auxskultu, kion diras la Eternulo:Levigxu, havu jugxan disputon kun la montoj, kaj la montetoj auxdu vian vocxon.

6:2 Auxskultu, ho montoj, la jugxan disputon de la Eternulo, kaj ankaux vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.

6:3 Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio Mi faris al vi maljustajxon? respondu al Mi.

6:4 Mi elkondukis ja vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin elacxetis, kaj Mi sendis antaux vin Moseon, Aaronon, kaj Mirjamon.

6:5 Ho Mia popolo! rememoru, kion intencis Balak, regxo de Moab, kaj kion respondis al li Bileam, filo de Beor; de SXitim gxis Gilgal, por ke vi sciu la bonfarojn de la Eternulo.

6:6 Kun kio mi povas starigxi antaux la Eternulo, klinigxi antaux Dio en la alto? cxu mi starigxu antaux Li kun bruloferoj, kun jaragxaj bovidoj?

6:7 CXu al la Eternulo faros plezuron miloj da sxafoj aux sennombraj torentoj da oleo? cxu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo?

6:8 Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaux via Dio.

6:9 La vocxo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj sagxuloj timas Vian nomon. Humiligxu antaux la puno, kaj antaux Tiu, kiu gxin destinis.

6:10 Ankoraux restas en la domo de malpiulo trezoroj de malpieco, kaj malbeninda malgxusta mezurilo.

6:11 CXu Mi povas aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn en la saketo?

6:12 CXar la ricxuloj de la urbo estas plenaj de rabemo, kaj gxiaj logxantoj parolas mensogon, kaj la lingvo de ilia busxo estas falsajxo,

6:13 tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj pekoj.

6:14 Vi mangxos, sed ne farigxos sata; doloron pro malsato vi havos en via interno; vi kasxos, sed ne povos konservi; kaj kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo.

6:15 Vi semos, sed vi ne rikoltos; vi premos olivojn, sed vi ne sxmiros vin per oleo; vi premos vinberojn, sed vi ne trinkos vinon.

6:16 Konservigxis cxe vi la moroj de Omri kaj cxiuj faroj de la domo de Ahxab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin dezerto, viajn logxantojn mokatajxo, kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo.

7:1 Ho ve al mi! cxar mi farigxis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restajxo de vinberoj, kiu ne trovas beron mangxeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.

7:2 Malaperis piuloj en la lando, kaj ne trovigxas justulo inter la homoj; cxiuj insidas, por versxi sangon, unu la alian cxasas, por pereigi lin.

7:3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.

7:4 La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.

7:5 Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo;

7:6 cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontraux sia patrino, bofilino kontraux sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.

7:7 Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo; mia Dio min auxskultos.

7:8 Ne gxoju pri mi, mia malamikino:kvankam mi falis, mi relevigxos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi.

7:9 La koleron de la Eternulo mi portos, cxar mi pekis antaux Li, gxis Li esploros mian aferon kaj faros jugxon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon.

7:10 Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto sxin kovros pro tio, ke sxi diris al mi:Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj sxin rigardos tiam, kiam sxi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.

7:11 En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la legxo disvastigxos malproksime.

7:12 En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo gxis la Rivero, de maro gxis maro, kaj de monto gxis monto.

7:13 La lando estos dezerta pro gxiaj logxantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.

7:14 Pasxtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan sxafaron, kiu logxas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili pasxtigxu en Basxan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.

7:15 Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindajxojn.

7:16 La nacioj vidos kaj hontos, malgraux ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la busxon, iliaj oreloj surdigxos.

7:17 Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampajxoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kasxejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.

7:18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari?

7:19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn.

7:20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.


Next: Nahum