Sacred Texts  Bible  World Bible  Index  Previous  Next 

Esperanto Bible: Luke

1:1 CXar multaj jam entreprenis arangxi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni,

1:2 kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto,

1:3 sxajnis bone ankaux al mi, esplorinta cxion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo,

1:4 por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.

1:5 En la tagoj de Herodo, regxo de Judujo, estis pastro nomata Zehxarja, el la dejxora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj sxia nomo estis Elizabeto.

1:6 Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo.

1:7 Kaj ili ne havis infanon, cxar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaux estis en profunda agxo.

1:8 Kaj dum li plenumis sian pastradon antaux Dio en la vico de sia grupo,

1:9 laux la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.

1:10 Kaj la tuta amaso de la popolo pregxis ekstere dum la horo de la incensado.

1:11 Kaj aperis antaux li angxelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado.

1:12 Kaj Zehxarja maltrankviligxis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo.

1:13 Sed la angxelo diris al li:Ne timu, Zehxarja; cxar via pregxo estas auxdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano.

1:14 Kaj vi havos gxojon kaj felicxon, kaj multaj gxojos pro lia naskigxo.

1:15 CXar li estos granda antaux la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigajxon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino.

1:16 Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio.

1:17 Kaj li iros antaux Lia vizagxo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la sagxeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.

1:18 Kaj Zehxarja diris al la angxelo:Per kio mi scios tion? cxar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan agxon.

1:19 Kaj la angxelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.

1:20 Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, gxis la tago, kiam tio okazos, cxar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumigxos siatempe.

1:21 Kaj la popolo atendis Zehxarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo.

1:22 Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta.

1:23 Kaj kiam finigxis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.

1:24 Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravedigxis, kaj kasxis sin kvin monatojn, dirante:

1:25 Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riprocxon inter homoj.

1:26 Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,

1:27 al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria.

1:28 Kaj li venis al sxi, kaj diris:Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.

1:29 Sed sxi tre maltrankviligxis cxe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto.

1:30 Kaj la angxelo diris al sxi:Ne timu, Maria; cxar vi trovis gracon antaux Dio.

1:31 Kaj jen vi gravedigxos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO.

1:32 Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;

1:33 kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.

1:34 Kaj Maria diris al la angxelo:Kiel estos tio, cxar mi ne konas viron?

1:35 Kaj la angxelo responde diris al sxi:La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaux la naskotajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio.

1:36 Kaj jen via parencino Elizabeto ankaux gravedigxis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por sxi, kiun oni nomis senfrukta.

1:37 CXar cxe Dio nenio estas neebla.

1:38 Kaj Maria diris:Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laux via diro. Kaj la angxelo foriris de sxi.

1:39 Kaj en tiuj tagoj Maria levigxis kaj senprokraste vojagxis en la montan regionon, en urbon de Judujo;

1:40 kaj enirinte en la domon de Zehxarja, sxi salutis Elizabeton.

1:41 Kaj kiam Elizabeto auxdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en sxia ventro; kaj Elizabeto plenigxis de la Sankta Spirito,

1:42 kaj sxi levis sian vocxon per lauxta krio, kaj diris:Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro.

1:43 Kaj pro kio okazas al mi cxi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?

1:44 CXar jen kiam la vocxo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto gxoje eksaltis en mia ventro.

1:45 Kaj felicxa estas sxi, kiu kredis, cxar plenumigxos tio, kio estas dirita al sxi de la Eternulo.

1:46 Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon,

1:47 Kaj mia spirito gxojis en Dio, mia Savanto,

1:48 CXar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; CXar jen de nun cxiuj generacioj nomos min felicxa.

1:49 CXar la Potenculo faris al mi grandajxojn, Kaj sankta estas Lia nomo.

1:50 Kaj Lia boneco estas por cxiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.

1:51 Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

1:52 Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.

1:53 Malsatulojn Li plenigis per bonajxo, Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj.

1:54 Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.

1:55 Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.

1:56 Kaj Maria logxis cxi sxi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.

1:57 Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu sxi devis naski; kaj sxi naskis filon.

1:58 Kaj sxiaj najbaroj kaj sxiaj parencoj auxdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al sxi; kaj ili gxojis kun sxi.

1:59 Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zehxarja, laux la nomo de lia patro.

1:60 Kaj lia patrino responde diris:Tute ne; sed li estos nomata Johano.

1:61 Kaj ili diris al sxi:El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo.

1:62 Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata.

1:63 Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene:Lia nomo estas Johano. Kaj cxiuj miris.

1:64 Kaj tuj lia busxo malfermigxis, kaj lia lango liberigxis; kaj li parolis, glorante Dion.

1:65 Kaj timo venis sur cxiujn, kiuj logxis cxirkaux ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastigxis rakonto pri cxio tio.

1:66 Kaj cxiuj auxdantoj konservis tion en sia koro, dirante:Kia do estos cxi tiu knabeto? CXar la mano de la Eternulo estis kun li.

1:67 Kaj lia patro Zehxarja plenigxis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:

1:68 Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, CXar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elacxeton,

1:69 Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David,

1:70 Kiel Li parolis per la busxo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,

1:71 Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de cxiuj niaj malamantoj;

1:72 Por montri Sian bonecon cxe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;

1:73 La jxuron, kiun Li jxuris al nia patro Abraham;

1:74 Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime,

1:75 En sankteco kaj justeco antaux Li cxiujn niajn tagojn.

1:76 Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, CXar vi iros antaux la vizagxo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,

1:77 Por doni al lia popolo scion de savo En la pardonado de iliaj pekoj,

1:78 Pro la kompata koro de nia Dio, Per kiu nin vizitis la sunlevigxo de supre,

1:79 Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.

1:80 Kaj kreskis la infano kaj fortigxis en spirito, kaj estis en la dezertoj gxis la tago de sia ekmontrigxo al Izrael.

2:1 Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Auxgusto, ke la tuta mondo estu registrita.

2:2 CXi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio.

2:3 Kaj cxiuj iris, por esti registritaj, cxiu al sia urbo.

2:4 Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David,

2:5 por esti registrita kun sia fiancxino Maria, kiu estis graveda.

2:6 Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por sxia akusxo.

2:7 Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la gastejo.

2:8 Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon.

2:9 Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj ili timis per granda timo.

2:10 Kaj la angxelo diris al ili:Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo;

2:11 cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.

2:12 Kaj jen la signo por vi:vi trovos infaneton, cxirkauxvinditan kaj kusxantan en staltrogo.

2:13 Kaj subite estis kun la angxelo amaso de la cxiela armeo, lauxdante Dion, kaj dirante:

2:14 Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.

2:15 Kaj kiam la angxeloj foriris de ili en la cxielon, la pasxtistoj diris unu al alia:Ni jam iru gxis Bet-Lehxem, kaj vidu cxi tiun okazintajxon, kiun la Eternulo sciigis al ni.

2:16 Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kusxantan en la staltrogo.

2:17 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri cxi tiu infano.

2:18 Kaj cxiuj auxdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la pasxtistoj.

2:19 Sed Maria konservis cxiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro.

2:20 Kaj la pasxtistoj revenis, glorante kaj lauxdante Dion pri cxio, kion ili auxdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

2:21 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol li estis en la ventro.

2:22 Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,

2:23 kiel estas skribite en la legxo de la Eternulo:CXiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dedicxita al la Eternulo;

2:24 kaj por alporti oferon laux tio, kio estas dirita en la legxo de la Eternulo:Paron da turtoj, aux du kolombidojn.

2:25 Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li.

2:26 Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo.

2:27 Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo,

2:28 tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:

2:29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laux Via vorto, en paco,

2:30 CXar miaj okuloj vidis Vian savon,

2:31 Kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj,

2:32 Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.

2:33 Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li;

2:34 kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino:Jen cxi tiu estas metita por la falo kaj levigxo de multaj en Izrael, kaj por signo kontrauxparolata;

2:35 kaj ankaux vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkasxigxu.

2:36 Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Asxer (sxi estis grandagxa, logxinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco,

2:37 kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj pregxoj nokte kaj tage.

2:38 Kaj alveninte gxuste en tiu horo, sxi dankis Dion, kaj parolis pri li al cxiuj, kiuj atendadis la elacxeton de Jerusalem.

2:39 Kaj kiam ili jam faris cxion, konforme al la legxo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.

2:40 Kaj la infano kreskadis kaj fortigxis, plenigxante de sagxeco; kaj la graco de Dio estis sur li.

2:41 Kaj liaj gepatroj iris cxiujare al Jerusalem cxe la Paska festo.

2:42 Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laux la kutimo de la festo;

2:43 kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, cxe ilia returnigxo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis;

2:44 sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojagxon, kaj sercxis lin inter siaj parencoj kaj konatoj;

2:45 kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, sercxante lin.

2:46 Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, auxskultante ilin kaj metante al ili demandojn;

2:47 kaj cxiuj, kiuj auxdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj.

2:48 Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li:Filo, kial vi tiel agis kontraux ni? jen via patro kaj mi sercxis vin kun malgxojo.

2:49 Kaj li diris al ili:Kial vi sercxis min? cxu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?

2:50 Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili.

2:51 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis cxiujn tiujn dirojn en sia koro.

2:52 Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj.

3:1 En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarhxo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarhxo de la regiono Iturea kaj Trahxonitis, kaj Lisanio tetrarhxo de Abilene,

3:2 dum la cxefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zehxarja, en la dezerto.

3:3 Kaj li venis en la tutan regionon cxirkaux Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,

3:4 kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.

3:5 CXiu valo levigxos, Kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxos, Kaj la malebenajxo farigxos ebenajxo, Kaj la malglataj vojoj glatigxos;

3:6 Kaj cxiu karno vidos la savon de Dio.

3:7 Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?

3:8 Donu do fruktojn tauxgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.

3:9 Kaj la hakilo jam kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.

3:10 Kaj la homamasoj lin demandis, dirante:Kion do ni faru?

3:11 Kaj responde li diris al ili:Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas mangxajxon, tiu faru tiel same.

3:12 Venis ankaux impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li:Majstro, kion ni faru?

3:13 Kaj li diris al ili:Ne postulu pli multe, ol estas ordonite.

3:14 Kaj ankaux soldatoj lin demandis, dirante:Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili:Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.

3:15 Kaj kiam la popolo atendis, kaj cxiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, cxu eble li estas la Kristo,

3:16 Johano respondis al cxiuj, dirante:Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;

3:17 lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian drasxejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.

3:18 Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo.

3:19 Sed Herodo, la tetrarhxo, riprocxite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri cxiuj malbonajxoj, kiujn Herodo faris,

3:20 aldonis al cxio ankaux cxi tion, ke li ensxlosis Johanon en malliberejo.

3:21 Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaux estis baptita, kaj dum li pregxis, la cxielo malfermigxis,

3:22 kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.

3:23 Kaj Jesuo mem, komencante, havis cxirkaux tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli,

3:24 de Mattat, de Levi, de Melhxi, de Janaj, de Jozef,

3:25 de Matatias, de Amos, de Nahxum, de Esli, de Nagaj,

3:26 de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda,

3:27 de Johxanan, de Resa, de Zerubabel, de SXealtiel, de Neri,

3:28 de Melhxi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er,

3:29 de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi,

3:30 de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim,

3:31 de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David,

3:32 de Jisxaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Nahxsxon,

3:33 de Aminadab, de Ram, de HXecron, de Perec, de Jehuda,

3:34 de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Terahx, de Nahxor,

3:35 de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de SXelahx,

3:36 de Kenan, de Arpahxsxad, de SXem, de Noa, de Lemehx,

3:37 de Metusxelahx, de HXanohx, de Jared, de Mahalalel, de Kenan,

3:38 de Enosx, de Set, de Adam, de Dio.

4:1 Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton

4:2 dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li mangxis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finigxis, li malsatis.

4:3 Kaj la diablo diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu al cxi tiu sxtono, ke gxi farigxu pano.

4:4 Kaj Jesuo respondis al li:Estas skribite:Ne per la pano sole vivos homo.

4:5 Kaj kondukinte lin supren, li montris al li cxiujn regnojn de la mondo en momento da tempo.

4:6 Kaj la diablo diris al li:Mi donos al vi la tutan cxi tiun potencon kaj ilian gloron; cxar gxi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi gxin donas.

4:7 Se do vi adorklinigxos antaux mi, cxio estos via.

4:8 Kaj responde Jesuo diris al li:Estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, adorklinigxu, kaj al Li sola servu.

4:9 Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin de cxi tie malsupren;

4:10 cxar estas skribite: Al siaj angxeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,

4:11 kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

4:12 Kaj responde Jesuo diris al li:Estas dirite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.

4:13 Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li gxis estonta tempo.

4:14 Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta cxirkauxajxo.

4:15 Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de cxiuj.

4:16 Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laux sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj starigxis, por legi.

4:17 Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:

4:18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,

4:19 Por proklami favorjaron de la Eternulo.

4:20 Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte gxin al la subulo, li sidigxis; kaj la okuloj de cxiuj en la sinagogo atente lin rigardis.

4:21 Kaj li ekparolis al ili:Hodiaux tiu skribo plenumigxas en viaj oreloj.

4:22 Kaj cxiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia busxo; kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas la filo de Jozef?

4:23 Kaj li diris al ili:Sendube vi diros al mi la jenan sentencon:Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni auxdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru cxi tie en via patrujo.

4:24 Kaj li diris:Vere mi diras al vi:Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo.

4:25 Kun vereco mi diras al vi:Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis sxlosita la cxielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando;

4:26 kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.

4:27 Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Elisxa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.

4:28 Kaj cxiuj en la sinagogo plenigxis de kolero, auxdante tion;

4:29 kaj levigxinte, ili eljxetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin gxis la krutajxo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por jxeti lin malsupren.

4:30 Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.

4:31 Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;

4:32 kaj oni miris pro lia instruado, cxar kun auxtoritato estis lia vorto.

4:33 Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per lauxta vocxo,

4:34 dirante:Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? CXu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.

4:35 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. Kaj jxetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.

4:36 Kaj falis miro sur cxiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante:Kia vorto estas cxi tio? cxar kun auxtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.

4:37 Kaj famo pri li eliris al cxiu loko de la tuta cxirkauxajxo.

4:38 Kaj levigxinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri sxi.

4:39 Kaj starante super sxi, li admonis la febron; kaj gxi forlasis sxin, kaj sxi tuj levigxis kaj servis al ili.

4:40 Kaj cxe la subiro de la suno cxiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur cxiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.

4:41 Eliris ankaux demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante:Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, cxar ili sciis, ke li estas la Kristo.

4:42 Kaj kiam tagigxis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin sercxis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili.

4:43 Sed li diris al ili:Ankaux al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; cxar por tio mi estas sendita.

4:44 Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.

5:1 Kaj dum la homamaso cxirkauxpremis lin kaj auxskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret;

5:2 kaj li vidis du sxipetojn starantajn apud la lago, sed la fisxkaptistoj jxus eliris el ili, kaj lavis la retojn.

5:3 Kaj li eniris en unu el la sxipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forsxovu iom for de la bordo. Kaj li sidigxis, kaj instruis la homamason el la sxipeto.

5:4 Kaj kiam li cxesis paroli, li diris al Simon:Forsxovu gxis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado.

5:5 Kaj responde Simon diris:Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laux via diro mi mallevos la retojn.

5:6 Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fisxoj, kaj iliaj retoj ekrompigxis;

5:7 kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia sxipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaux sxipetojn, gxis ekprofundigxo.

5:8 Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaux la genuoj de Jesuo, dirante:Foriru de mi, ho Sinjoro, cxar mi estas pekulo.

5:9 CXar pro la preno de fisxoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj cxiujn, kiuj estis kun li,

5:10 kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.

5:11 Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn, ili forlasis cxion, kaj sekvis lin.

5:12 Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizagxon kaj petegis lin, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.

5:13 Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li.

5:14 Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu:Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili.

5:15 Sed la famo pri li des pli multe disvastigxis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por auxskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj.

5:16 Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj pregxadis.

5:17 Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj cxeestis Fariseoj kaj legxinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el cxiu vilagxo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin.

5:18 Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaux li.

5:19 Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaux Jesuo.

5:20 Kaj vidante ilian fidon, li diris:Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj.

5:21 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante:Kiu estas cxi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola?

5:22 Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili:Kial vi diskutas en viaj koroj?

5:23 Kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aux diri:Levigxu kaj piediru?

5:24 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:Mi diras al vi:Levigxu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo.

5:25 Kaj tuj li levigxis antaux ili, kaj prenis tion, sur kio li kusxis, kaj iris al sia domo, glorante Dion.

5:26 Kaj mirego kaptis cxiujn, kaj li gloris Dion; kaj ili plenigxis de timo, dirante:Ni vidis mirindajxojn hodiaux.

5:27 Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan cxe la impostejo, kaj diris al li:Sekvu min.

5:28 Kaj li forlasis cxion, kaj levigxis, kaj sekvis lin.

5:29 Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis cxe mangxo kun ili.

5:30 Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraux liaj discxiploj, dirante:Kial vi mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj?

5:31 Kaj Jesuo responde diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.

5:32 Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento.

5:33 Kaj ili diris al li:La discxiploj de Johano ofte fastas kaj faras pregxojn, kaj tiel same ankaux la discxiploj de la Fariseoj; sed la viaj mangxas kaj trinkas.

5:34 Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi povas igi la filojn de la edzigxejo fasti, dum la fiancxo estas kun ili?

5:35 Sed venos tagoj; kaj kiam la fiancxo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj.

5:36 Kaj li ankaux parolis al ili parabolon:Neniu sxiras pecon el nova vesto kaj alkudras gxin sur malnovan veston; cxar alie li sxirus la novan, kaj ankaux la flikajxo el la nova ne harmonius kun la malnova.

5:37 Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; cxar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj gxi mem elfluus, kaj la felsakoj detruigxus.

5:38 Sed novan vinon oni devas enversxi en novajn felsakojn.

5:39 Kaj neniu, trinkinte malnovan vinon, deziras novan; cxar li diras:La malnova estas preferinda.

6:1 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj desxiris la spikojn, kaj mangxis, frotante ilin en la manoj.

6:2 Sed iuj el la Fariseoj diris:Kial vi faras tion, kion fari en sabato ne estas permesate?

6:3 Kaj Jesuo, respondante al ili, diris:CXu vi ecx ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?

6:4 ke li eniris en la domon de Dio, kaj prenis kaj mangxis kaj donis ankaux al siaj kunuloj la panojn de propono, kiujn mangxi ne estas permesate, krom nur al la pastroj?

6:5 Kaj li diris al ili:La Filo de homo estas sinjoro de la sabato.

6:6 Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta.

6:7 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, cxu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi.

6:8 Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:Levigxu, kaj starigxu en la mezo. Kaj li levigxis kaj starigxis.

6:9 Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:cxu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? Savi vivon, al gxin pereigi?

6:10 Kaj cxirkauxrigardinte cxiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resanigxis.

6:11 Sed ili plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.

6:12 Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por pregxi; kaj li pasigis la tutan nokton en pregxado al Dio.

6:13 Kaj kiam tagigxis, li alvokis siajn discxiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaux nomis apostoloj:

6:14 Simonon, kiun li ankaux nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon

6:15 kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo,

6:16 kaj Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu farigxis perfidulo.

6:17 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj discxiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por auxskulti lin kaj sanigxi je siaj malsanoj;

6:18 kaj tiuj, kiuj estis turmentataj de malpuraj spiritoj, estis sanigitaj.

6:19 Kaj la tuta homamaso volis tusxi lin, cxar potenco eliris el li kaj sanigis cxiujn.

6:20 Kaj li levis siajn okulojn al siaj discxiploj, kaj diris:Felicxaj estas vi malricxuloj, cxar via estas la regno de Dio.

6:21 Felicxaj estas vi, kiuj nun malsatas, cxar vi satigxos. Felicxaj estas vi, kiuj nun ploras, cxar vi ridos.

6:22 Felicxaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riprocxos, kaj eljxetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo.

6:23 GXoju en tiu tago, kaj pro gxojo saltu, cxar jen via rekompenco estas granda en la cxielo; cxar tiel same faris iliaj patroj kontraux la profetoj.

6:24 Sed ve al vi ricxuloj! cxar vi jam ricevis vian konsolon.

6:25 Ve al vi satigitaj! cxar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! cxar vi malgxojos kaj ploros.

6:26 Ve, kiam cxiuj homoj parolos bone pri vi! cxar tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj.

6:27 Sed mi diras al vi, kiuj auxdas:Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj;

6:28 benu tiujn, kiuj vin malbenas; pregxu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas.

6:29 Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.

6:30 Donu al cxiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedajxojn, ne repostulu ilin.

6:31 Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaux al ili tiel same.

6:32 Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas.

6:33 Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj tiel same faras.

6:34 Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi.

6:35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.

6:36 Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.

6:37 Kaj ne jugxu, kaj vi ne estos jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj;

6:38 donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

6:39 Kaj li parolis ankaux al ili parabolon:CXu blindulo povas gvidi blindulon? cxu ne falos ambaux en fosajxon?

6:40 Discxiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, cxiu estos kiel lia instruisto.

6:41 Kaj kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo?

6:42 Kiel vi povas diri al via frato:Frato, lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via okulo; dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato.

6:43 CXar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton.

6:44 CXar cxiu arbo estas konata per sia propra frukto. CXar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn.

6:45 Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; cxar el la abundo de la koro parolas lia busxo.

6:46 Kaj kial vi min vokas:Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras?

6:47 Pri cxiu, kiu venas al mi, kaj auxdas miajn parolojn, kaj plenumas ilin, mi montros al vi, al kiu li similas:

6:48 li similas al viro, kiu, konstruante domon, fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj kiam okazis inundo, la rivero sin jxetis kontraux tiun domon, kaj ne povis gxin sxanceli; cxar gxi estis bone konstruita.

6:49 Sed tiu, kiu auxdas kaj ne plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la tero sen fundamento domon; kontraux kiun la rivero sin jxetis, kaj gxi tuj enfalis, kaj la ruino de tiu domo estis granda.

7:1 Fininte cxiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.

7:2 Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaux mortanta.

7:3 Kaj auxdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliagxulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon.

7:4 Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante:Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;

7:5 cxar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.

7:6 Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;

7:7 pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo sanigxos.

7:8 CXar mi ankaux estas homo metita sub auxtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.

7:9 Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Ecx en Izrael mi ne trovis tiom da fido.

7:10 Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.

7:11 Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj discxiploj kaj granda homamaso.

7:12 Kaj kiam li alproksimigxis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj sxi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun sxi.

7:13 Kaj kiam la Sinjoro sxin vidis, li kortusxigxis pri sxi, kaj diris al sxi:Ne ploru.

7:14 Kaj li alproksimigxis, kaj tusxis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris:Junulo, mi diras al vi:Levigxu.

7:15 Kaj la mortinto side levigxis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.

7:16 Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto levigxis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.

7:17 Kaj cxi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta cxirkauxajxo.

7:18 Kaj la discxiploj de Johano sciigis lin pri cxio tio.

7:19 Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj discxiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?

7:20 Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris:Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?

7:21 En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon.

7:22 Kaj li respondis kaj diris al ili:Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj auxdis:blinduloj vidas, lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, mortintoj levigxas, al malricxuloj evangelio estas predikata.

7:23 Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.

7:24 Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? cxu junkon skuatan de la vento?

7:25 Sed kion vi eliris, por vidi? cxu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, trovigxas en domoj de regxoj.

7:26 Sed kion vi eliris, por vidi? cxu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.

7:27 CXar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos antaux vi vian vojon.

7:28 Mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.

7:29 Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, auxdinte, pravigis Dion, cxar ili ricevis la bapton de Johano.

7:30 Sed la Fariseoj kaj la legxistoj rifuzis por si la intencon de Dio, cxar ili ne estis baptitaj de li.

7:31 Al kio do mi komparos la homojn de cxi tiu generacio? kaj al kio ili similas?

7:32 Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.

7:33 CXar Johano, la Baptisto, venis, nek mangxante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras:Li havas demonon.

7:34 La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante; kaj vi diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj!

7:35 Kaj la sagxeco estas pravigita de cxiuj siaj infanoj.

7:36 Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li mangxu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidigxis cxe mangxo.

7:37 Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam sxi eksciis, ke Jesuo sidas cxe mangxo en la domo de la Fariseo, sxi alportis alabastran vazon da sxmirajxo,

7:38 kaj starante malantauxe cxe liaj piedoj, plorante, sxi komencis priversxi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj visxis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj sxmiris ilin per la sxmirajxo.

7:39 Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante:CXi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tusxas, ke sxi estas pekulino.

7:40 Kaj responde Jesuo diris al li:Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris:Majstro, parolu.

7:41 Unu pruntedoninto havis du sxuldantojn; unu sxuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek.

7:42 Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaux la sxuldon. Kiu el ili do lin pli amos?

7:43 Simon responde diris:Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan sxuldon. Kaj li diris al li:Vi prave jugxis.

7:44 Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon:CXu vi vidas cxi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed sxi priversxis miajn piedojn per siaj larmoj kaj visxis ilin per siaj haroj.

7:45 Vi ne donis al mi kison; sed sxi, de la tempo, kiam mi eniris, ne cxesis kisadi miajn piedojn.

7:46 Vi ne sxmiris mian kapon per oleo; sed sxi sxmiris miajn piedojn per sxmirajxo.

7:47 Pro tio mi diras al vi:SXiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; cxar sxi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas.

7:48 Kaj li diris al sxi:Viaj pekoj estas pardonitaj.

7:49 Kaj tiuj, kiuj sidis cxe mangxo kun li, komencis diri inter si:Kiu estas cxi tiu, kiu ecx pardonas pekojn?

7:50 Kaj li diris al la virino:Via fido vin savis; iru en pacon.

8:1 Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilagxoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du,

8:2 kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj:Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj,

8:3 kaj Joana, edzino de HXuzas, la cxambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo.

8:4 Kaj kiam granda homamaso kolektigxis, kaj homoj el cxiu urbo venis al li, li diris per parabolo:

8:5 La semisto eliris, por semi sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la cxielo formangxis ilin.

8:6 Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, cxar ili ne havis malsekajxon.

8:7 Kaj aliaj falis meze inter dornojn; kaj la dornoj kunkreskis, kaj sufokis ilin.

8:8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble. Dirinte tion, li kriis:Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

8:9 Kaj liaj discxiploj demandis al li, kia estas cxi tiu parabolo.

8:10 Kaj li diris:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj auxdante, ili ne komprenu.

8:11 La parabolo estas jena:La semo estas la vorto de Dio.

8:12 Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj auxdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj.

8:13 Kaj la falintaj sur la sxtonan lokon estas tiuj, kiuj, auxdinte, kun gxojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.

8:14 Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj auxdis, kaj dum sia irado sufokigxas per zorgoj kaj ricxo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton.

8:15 Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, auxdinte la vorton, konservas gxin, kaj kun pacienco donas frukton.

8:16 Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras gxin per vazo, aux forsxovas gxin sub liton; sed metas gxin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.

8:17 CXar estas kasxita nenio, kio ne malkasxigxos; kaj ne estas io sekreta, kio ne konigxos kaj klare elmontrigxos.

8:18 Atentu do, kiamaniere vi auxdas; cxar kiu ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu estos forprenita ecx tio, kion li sxajne havas.

8:19 Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso.

8:20 Kaj oni sciigis lin:Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi.

8:21 Sed respondante, li diris al ili:Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio, kaj gxin plenumas.

8:22 Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en sxipeton li kaj liaj discxiploj; kaj li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmarigxis.

8:23 Sed dum ili veturis, li endormigxis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute plenigxis de akvo, kaj estis en dangxero.

8:24 Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante:Estro, estro, ni pereas. Kaj li levigxis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili cxesigxis, kaj farigxis sereno.

8:25 Kaj li diris al ili:Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar li ordonas ecx al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.

8:26 Kaj ili sxipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraux Galileo.

8:27 Kaj kiam li surbordigxis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj logxis ne en domo, sed en la tomboj.

8:28 Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaux li, kaj lauxtvocxe diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.

8:29 CXar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. CXar gxi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per cxenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn.

8:30 Kaj Jesuo demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li diris:Legio; cxar multaj demonoj eniris en lin.

8:31 Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon.

8:32 Kaj estis tie granda grego da porkoj, pasxtigxantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili.

8:33 Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutajxo en la lagon, kaj sufokigxis.

8:34 Kaj kiam iliaj pasxtistoj vidis la okazintajxon, ili forkuris, kaj rakontis gxin en la urbo kaj en la kamparo.

8:35 Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, cxe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis.

8:36 Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto sanigxis.

8:37 Kaj la tuta homamaso, el la cxirkauxajxo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; cxar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en sxipeton kaj returne veturis.

8:38 Sed la viro, el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti kun li; sed li forsendis lin, dirante:

8:39 Reiru al via domo, kaj rakontu cxion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo cxion, kion Jesuo faris por li.

8:40 Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, cxar cxiuj atendis lin.

8:41 Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin jxetis antaux la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon;

8:42 cxar li havis unu solan filinon, proksimume dekdujaran, kaj sxi estis mortanta. Kaj dum li iris, la homamaso cxirkauxpremis lin.

8:43 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu,

8:44 venis malantaux lin, kaj tusxis la randon de lia vestajxo; kaj tuj sxia sangofluo cxesigxis.

8:45 Kaj Jesuo diris:Kiu min tusxis? Kaj kiam cxiuj neis, Petro diris:Estro, la homamaso cxirkauxas kaj premas vin.

8:46 Sed Jesuo diris:Iu min tusxis; cxar mi sentis, ke de mi eliris potenco.

8:47 Kaj kiam la virino ekvidis, ke sxi ne estas kasxita, sxi venis tremanta, kaj, sin jxetante antaux lin, sciigis antaux la tuta popolo, pro kia motivo sxi tusxis lin, kaj kiel sxi estas tuj sanigita.

8:48 Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en pacon.

8:49 Dum li ankoraux parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino jam mortis; ne gxenu la instruiston.

8:50 Sed Jesuo, auxdinte tion, respondis al li:Ne timu; nur kredu, kaj sxi estos savita.

8:51 Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino.

8:52 Kaj cxiuj ploris kaj gxemis pro sxi; sed li diris:Ne ploru; cxar sxi ne mortis, sed dormas.

8:53 Kaj ili mokridis lin, sciante, ke sxi mortis.

8:54 Sed li, preninte sxian manon, vokis sxin, dirante:Knabino, levigxu.

8:55 Kaj sxia spirito revenis, kaj sxi tuj starigxis; kaj li ordonis, ke oni donu al sxi mangxi.

8:56 Kaj sxiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.

9:1 Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj auxtoritaton super cxiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn.

9:2 Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn.

9:3 Kaj li diris al ili:Portu nenion por la vojo-nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn.

9:4 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie logxu, kaj el tie ekvojagxu.

9:5 Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraux ili.

9:6 Kaj ili, foririnte, trairis la vilagxojn, cxie predikante la evangelion kaj sanigante.

9:7 Kaj la tetrarhxo Herodo auxdis pri cxio, kio farigxis; kaj li embarasigxis, cxar iuj diris, ke Johano levigxis el la mortintoj;

9:8 kaj aliaj, ke Elija aperis; kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj relevigxis.

9:9 Kaj Herodo diris:Johanon mi senkapigis, sed kiu estas cxi tiu, pri kiu mi auxdas tiajn aferojn? Kaj li deziris vidi lin.

9:10 Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li cxion, kion ili faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata Betsaida.

9:11 Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis.

9:12 Kaj ekvesperigxis; kaj la dek du, alveninte, diris al li:Forsendu la homamason, por ke ili iru en la cxirkauxajn vilagxojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutrajxon; cxar cxi tie ni estas en dezerta loko.

9:13 Sed li diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris:Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fisxojn, se ni ne irus kaj acxetus mangxajxon por cxi tiu tuta homomulto.

9:14 CXar cxeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj discxiploj:Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek.

9:15 Kaj tion ili faris, kaj sidigis cxiujn.

9:16 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux la homamason.

9:17 Kaj ili mangxis, kaj cxiuj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.

9:18 Kaj dum li pregxis en soleco, la discxiploj estis kun li; kaj li demandis ilin, dirante:Kiu, diras la popolo, ke mi estas?

9:19 Kaj ili responde diris:Laux iuj Johano, la Baptisto; sed laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj relevigxis.

9:20 Sed li diris al ili:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro responde diris:La Kristo de Dio.

9:21 Sed li per severa ordono admonis, ke ili diru cxi tion al neniu;

9:22 dirante:La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliagxuloj kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon relevigxi.

9:23 Kaj li diris al cxiuj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon cxiutage, kaj sekvu min.

9:24 CXar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu gxin savos.

9:25 CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus aux pereigus?

9:26 CXar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj angxeloj.

9:27 Sed mi diras al vi certe:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio.

9:28 Kaj pasis post tiuj diroj cxirkaux ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por pregxi.

9:29 Kaj dum li pregxis, la aspekto de lia vizagxo aliigxis, kaj lia vestaro farigxis blanka kaj fulme brilanta.

9:30 Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija,

9:31 kiuj montrigxis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem.

9:32 Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekigxinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li.

9:33 Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo:Estro, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras.

9:34 Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon.

9:35 Kaj el la nubo venis vocxo, diranta:CXi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin auxskultu.

9:36 Kaj dum la vocxo ankoraux sonis, Jesuo trovigxis sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.

9:37 Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la monto, granda homamaso renkontis lin.

9:38 Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante:Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, cxar li estas mia sola infano;

9:39 kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj gxi konvulsiigas lin kun busxa sxauxmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin.

9:40 Kaj mi petis viajn discxiplojn, ke ili elpelu gxin; sed ili ne povis.

9:41 Kaj Jesuo respondis kaj diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu cxi tien vian filon.

9:42 Kaj dum li venis, la demono lin jxetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro.

9:43 Kaj cxiuj miregis pro la majesto de Dio. Sed dum cxiuj miris pri cxio, kion li faris, li diris al siaj discxiploj:

9:44 Penetrigu cxi tiujn vortojn en viajn orelojn:cxar la Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj.

9:45 Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj gxi estis kasxita for de ili, por ke ili ne sciu gxian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro.

9:46 Kaj komencigxis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos la plej granda.

9:47 Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si,

9:48 kaj diris al ili:Kiu akceptos cxi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; cxar kiu estas plej malgranda inter vi cxiuj, tiu estas granda.

9:49 Kaj Johano respondis kaj diris:Estro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, cxar li ne sekvas kun ni.

9:50 Sed Jesuo diris al li:Ne malpermesu; cxar tiu, kiu ne estas kontraux vi, estas por vi.

9:51 Kaj kiam la tagoj maturigxis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizagxon, por iri al Jerusalem,

9:52 kaj sendis senditojn antaux sia vizagxo; kaj ili iris, kaj eniris en vilagxon de la Samarianoj, por pretigi por li.

9:53 Kaj tiuj lin ne akceptis, cxar lia vizagxo estis direktata al Jerusalem.

9:54 Kaj liaj discxiploj Jakobo kaj Johano, tion vidinte, diris:Sinjoro, cxu vi volas, ke ni ordonu fajron malsuprenveni el la cxielo kaj ekstermi ilin?

9:55 Sed li sin turnis kaj admonis ilin; kaj li diris:Vi mem ne scias, laux kia spirito vi estas.

9:56 CXar la Filo de homo venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed por savi. Kaj ili iris en alian vilagxon.

9:57 Kaj dum ili vojagxis, sur la vojo iu diris al li:Mi vin sekvos, kien ajn vi iros.

9:58 Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.

9:59 Kaj li diris al alia:Sekvu min. Sed li diris:Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.

9:60 Sed li diris al li:Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio.

9:61 Kaj ankoraux alia diris:Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiauxi tiujn, kiuj estas en mia domo.

9:62 Sed Jesuo diris al li:Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por la regno de Dio.

10:1 Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaux sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta.

10:2 Kaj li diris al ili:La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.

10:3 Iru; jen mi sendas vin kiel sxafidojn meze de lupoj.

10:4 Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.

10:5 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru:Paco al cxi tiu domo.

10:6 Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, gxi revenos al vi.

10:7 Kaj en tiu sama domo restu, mangxante kaj trinkante tion, kion ili havas; cxar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.

10:8 Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu tion, kion oni metos antaux vin;

10:9 kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili:La regno de Dio alproksimigxis al vi.

10:10 Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj diru:

10:11 Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.

10:12 Mi diras al vi:Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.

10:13 Ve al vi, HXorazin! ve al vi, Betsaida! cxar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj farigxis en vi, ili jam antaux longe pentus, sidante en sakajxo kaj cindro.

10:14 Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la jugxado, ol por vi.

10:15 Kaj vi, Kapernaum, cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi ja malsupreniros gxis Hades.

10:16 Kiu vin auxskultas, tiu min auxskultas; kiu vin malsxatas, tiu min malsxatas; kaj kiu min malsxatas, tiu malsxatas Tiun, kiu min sendis.

10:17 Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante:Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo.

10:18 Kaj li diris al ili:Mi vidis Satanon falanta de la cxielo, kiel fulmo.

10:19 Jen mi donis al vi auxtoritaton piedpasxi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.

10:20 Tamen ne gxoju pri tio, ke la spiritoj submetigxis al vi; sed gxoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la cxielo.

10:21 En tiu sama horo li gxojis en la Sankta Spirito, kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la cxielo kaj la tero, ke Vi kasxis cxi tion for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanetoj; jes, Patro, cxar al Vi tio bone placxis.

10:22 CXio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

10:23 Kaj sin turninte al la discxiploj, li flanke diris:Felicxaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas;

10:24 cxar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj regxoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, kaj ili ne auxdis.

10:25 Kaj jen unu legxisto starigxis, kaj tentis lin, dirante:Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?

10:26 Kaj li diris al li:Kio estas skribita en la legxo? kiel vi legas?

10:27 Kaj li responde diris:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.

10:28 Kaj li diris al li:Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.

10:29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?

10:30 Jesuo respondis kaj diris:Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jerihxo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.

10:31 Kaj laux okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.

10:32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke.

10:33 Sed unu Samariano, vojagxante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortusxigxis,

10:34 kaj alproksimigxis, kaj bandagxis liajn vundojn, kaj surversxis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.

10:35 Kaj la morgauxan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris:Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos.

10:36 Kiu el tiuj tri, laux via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?

10:37 Kaj li diris:Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li:Iru vi, kaj faru tion saman.

10:38 Kaj dum ili vojagxis, li eniris en unu vilagxon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.

10:39 Kaj sxi havis fratinon, nomatan Maria, kaj cxi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj auxskultis lian parolon.

10:40 Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj sxi alproksimigxis, kaj diris:Sinjoro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al sxi, ke sxi min helpu.

10:41 Sed la Sinjoro respondis kaj diris al sxi:Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj;

10:42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi.

11:1 Kaj li pregxis en iu loko; kaj kiam li cxesis pregxi, unu el liaj discxiploj diris al li:Sinjoro, instruu nin pregxi, kiel ankaux Johano instruis siajn discxiplojn.

11:2 Kaj li diris al ili:Kiam vi pregxas, diru:Patro, Estu sanktigita Via nomo. Venu Via regno.

11:3 Donu al ni tagon post tago nian cxiutagan panon.

11:4 Kaj pardonu al ni niajn pekojn, cxar ni ankaux pardonas al cxiu, kiu sxuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.

11:5 Kaj li diris al ili:Kiu el vi havos amikon, kaj iros al li noktomeze, kaj diros al li:Amiko, pruntu al mi tri panojn;

11:6 cxar amiko mia venis al mi post vojagxo, kaj mi ne havas, kion meti antaux lin;

11:7 kaj tiu de interne respondos kaj diros:Ne gxenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi?

11:8 Mi diras al vi:Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li levigxi kaj doni al li, tamen, pro cxi ties persisteco li levigxos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas.

11:9 Kaj mi diras al vi:Petu, kaj al vi estos donite; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite.

11:10 CXar cxiu petanto ricevas; kaj la sercxanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite.

11:11 Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li sxtonon? aux se li petas fisxon, cxu li anstataux fisxo donos al li serpenton?

11:12 Aux se li petos ovon, cxu li donos al li skorpion?

11:13 Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro cxiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.

11:14 Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis.

11:15 Sed iuj el ili diris:Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn.

11:16 Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la cxielo.

11:17 Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili:CXiu regno, dividita kontraux si, dezertigxas; kaj domo, dividita kontraux domo, falas.

11:18 Kaj se ankaux Satano dividigxas kontraux si, kiel staros lia regno? cxar vi diras, ke per Baal-Zebub mi elpelas demonojn.

11:19 Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj jugxantoj.

11:20 Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin.

11:21 Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedajxoj;

11:22 sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon.

11:23 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.

11:24 Kiam la malpura spirito eliris el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon; kaj ne trovante gxin, diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris.

11:25 Kaj alveninte, gxi trovas gxin balaita kaj ornamita.

11:26 Tiam gxi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili, enirinte, logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua.

11:27 Kaj dum li cxi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian vocxon, kaj diris al li:Felicxaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi sucxis.

11:28 Sed li diris:Sed pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio kaj observas gxin.

11:29 Kaj kiam la homamaso kolektigxis al li, li ekparolis, dirante:CXi tiu generacio estas malbona generacio; gxi sercxas signon, kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona.

11:30 CXar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaux estos la Filo de homo por cxi tiu generacio.

11:31 La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun la viroj de cxi tiu generacio, kaj ilin kondamnos; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.

11:32 Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj gxin kondamnos; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.

11:33 Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas gxin ne en kasxejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.

11:34 La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam gxi estas malbona, via korpo ankaux estas malluma.

11:35 Tial viglu, ke la lumo, kiu estas en vi, ne estu mallumo.

11:36 Tial, se via tuta korpo estas luma, havante nenian malluman parton, gxi estos tute lumplena, kiel kiam la lampo lumas al vi per sia brilo.

11:37 Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmangxi kun li; kaj li eniris kaj sidigxis.

11:38 Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaux la matenmangxo.

11:39 Kaj la Sinjoro diris al li:Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto.

11:40 Malsagxuloj! cxu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaux la internon?

11:41 Tamen, uzu por almozo la internajxojn, kaj jen cxio estas al vi pura.

11:42 Sed ve al vi, Fariseoj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj ruto kaj cxiu vegetajxo, kaj preterlasas jugxon kaj amon al Dio; cxi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi.

11:43 Ve al vi, Fariseoj! cxar vi amas la cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj.

11:44 Ve al vi! cxar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias.

11:45 Kaj unu el la legxistoj responde diris al li:Majstro, dirante cxi tion, vi ankaux nin riprocxas.

11:46 Kaj li diris:Ve ankaux al vi, legxistoj! cxar vi sxargxas homojn per sxargxoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tusxas ecx per unu el viaj fingroj la sxargxojn.

11:47 Ve al vi! cxar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis.

11:48 Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; cxar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn.

11:49 Tial ankaux diris la sagxo de Dio:Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos;

11:50 por ke la sango de cxiuj profetoj, kiu estis elversxita de post la komenco de la mondo, estu postulita el cxi tiu generacio,

11:51 de la sango de Habel gxis la sango de Zehxarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi:GXi estos postulita el cxi tiu generacio.

11:52 Ve al vi, legxistoj! cxar vi forprenis la sxlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn.

11:53 Kaj kiam li eliris el tie, la skribistoj kaj la Fariseoj atakis lin insiste, kaj instigis lin paroli pri multaj aferoj;

11:54 insidante kontraux li, por kapti ion el lia busxo.

12:1 Dume, kiam la miriadoj de la homamaso kunkolektigxis tiel, ke ili piedpremis unu la alian, li ekparolis al siaj discxiploj, dirante unue:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj, kiu estas hipokriteco.

12:2 Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kasxita, kio ne estos sciata.

12:3 Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos auxdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj cxambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj.

12:4 Kaj mi diras al vi, miaj amikoj:Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu.

12:5 Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi:Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas auxtoritaton enjxeti en Gehenan; jes, mi diras al vi:Tiun timu.

12:6 CXu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj ecx unu el ili ne estas forgesita antaux Dio.

12:7 Sed ecx la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj.

12:8 Kaj mi diras al vi:CXiun, kiu konfesos min antaux la homoj, la Filo de homo ankaux konfesos antaux la angxeloj de Dio;

12:9 sed kiu malkonfesos min antaux la homoj, tiu estos malkonfesita antaux la angxeloj de Dio.

12:10 Kaj por cxiu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraux la Sankta Spirito, ne estos pardono.

12:11 Kaj kiam oni kondukos vin antaux la sinagogojn kaj regantojn kaj auxtoritatulojn, ne zorgu, kiel aux kion respondi, aux kion diri;

12:12 cxar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.

12:13 Kaj unu el la homamaso diris al li:Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredajxon.

12:14 Sed li diris al li:Ho viro, kiu starigis min super vi kiel jugxanton aux dividanton?

12:15 Kaj li diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux cxia avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedajxoj.

12:16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante:La bieno de unu ricxulo donis abunde;

12:17 kaj li konsideris, dirante:Kion mi faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?

12:18 Kaj li diris:Jen kion mi faros:mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn.

12:19 Kaj mi diros al mia animo:Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja.

12:20 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?

12:21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.

12:22 Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.

12:23 CXar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo.

12:24 Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!

12:25 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

12:26 Se do vi ne povas fari ecx la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj?

12:27 Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al vi:Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj.

12:28 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj!

12:29 Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj.

12:30 CXar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas.

12:31 Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

12:32 Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon.

12:33 Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan en la cxielo, kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne detruas.

12:34 CXar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.

12:35 Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj;

12:36 kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edzigxa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos.

12:37 Felicxaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por mangxi, kaj mem venos kaj servos al ili.

12:38 Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aux dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, felicxaj estas tiuj servistoj.

12:39 Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la sxtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosigxi.

12:40 Vi ankaux estu pretaj, cxar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.

12:41 Kaj Petro diris:Sinjoro, cxu vi parolas cxi tiun parabolon por ni, aux ankaux por cxiuj?

12:42 Kaj la Sinjoro diris:Kiu do estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe ilian porcion da nutrajxo?

12:43 Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel.

12:44 Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super cxio, kion li havas.

12:45 Sed se tiu servisto diros en sia koro:Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj mangxos kaj trinkos kaj ebriigxos,

12:46 la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj trancxe skurgxos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj.

12:47 Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laux lia volo, suferos multajn batojn;

12:48 sed tiu, kiu ne sciis, kaj laux siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

12:49 Mi alvenis, por jxeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam gxi ekbrulis?

12:50 Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premigxas, gxis gxi estos plenumita!

12:51 CXu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi:Ne; sed pli vere disigon;

12:52 cxar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraux du, kaj du kontraux tri.

12:53 Estos disigitaj patro kontraux filo, kaj filo kontraux patro; patrino kontraux filino, kaj filino kontraux patrino; bopatrino kontraux bofilino, kaj bofilino kontraux bopatrino.

12:54 Kaj li diris al la homamasoj:Kiam vi vidas nubon levigxantan en la okcidento, vi tuj diras:Venos pluveto; kaj tiel farigxas.

12:55 Kaj kiam blovas la suda vento, vi diras:Estos varmego; kaj tiel farigxas.

12:56 Ho hipokrituloj! vi scias esplori la aspekton de la tero kaj de la cxielo; sed kial vi ne scias esplori cxi tiun tempon?

12:57 Kaj kial ecx per vi mem vi ne jugxas, kio estas justa?

12:58 CXar dum vi iradas kun via kontrauxulo al la reganto, survoje klopodu liberigxi de li; por ne lasi, ke li trenu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto vin transdonu al la oficisto de la tribunalo, kaj la oficisto vin jxetu en malliberejon.

12:59 Mi diras al vi:Vi neniel el tie eliros, gxis vi pagos la lastan lepton.

13:1 Kaj cxeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferajxoj.

13:2 Kaj responde li diris al ili:CXu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol cxiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis?

13:3 Mi diras al vi:Neniel; sed se vi ne pentos, vi cxiuj tiel same pereos.

13:4 Aux pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en SXiloahx kaj ilin mortigis, cxu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol cxiuj homoj, kiuj logxis en Jerusalem?

13:5 Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi cxiuj ankaux pereos.

13:6 Kaj li parolis la jenan parabolon:Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinbergxardeno, kaj li venis, sercxante frukton sur gxi, kaj ne trovis.

13:7 Kaj li diris al la vinberisto:Jen tri jarojn mi venas, sercxante frukton sur cxi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku gxin; kial gxi senutiligas ankaux la teron?

13:8 Sed li responde diris:Sinjoro, lasu gxin resti ankaux cxi tiun jaron, gxis mi fosos cxirkaux gxi kaj metos sterkon;

13:9 kaj se gxi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos gxin.

13:10 Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato.

13:11 Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj sxi estis kunkurbita kaj neniel povis levigxi.

13:12 Kaj vidinte sxin, Jesuo vokis sxin, kaj diris:Virino, vi estas liberigita el via malforteco.

13:13 Kaj li metis sur sxin la manojn, kaj sxi tuj rektigxis kaj gloris Dion.

13:14 Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso:Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.

13:15 Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris:Ho hipokrituloj! cxu ne cxiu el vi en la sabato malligas sian bovon aux sian azenon el la stalo, kaj forkondukas gxin, por trinkigi?

13:16 Kaj cxu ne devis cxi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el cxi tiu kateno en la sabata tago?

13:17 Kaj kiam li tion diris, cxiuj liaj kontrauxuloj hontigxis; kaj la tuta homamaso gxojis pro cxiuj gloraj agoj, faritaj de li.

13:18 Kaj li diris:Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi gxin komparu?

13:19 GXi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj jxetis en sian gxardenon; kaj gxi kreskis kaj farigxis arbo; kaj la birdoj de la cxielo logxis en gxiaj brancxoj.

13:20 Poste li diris:Al kio mi komparu la regnon de Dio?

13:21 GXi estas simila al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezuroj da faruno, gxis la tuto fermentis.

13:22 Kaj li iris tra urboj kaj vilagxoj, instruante kaj irante cxiam pluen al Jerusalem.

13:23 Kaj iu diris al li:Sinjoro, cxu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili:

13:24 Strebu eniri tra la mallargxa pordo; cxar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos.

13:25 Kiam la domomastro levigxos kaj sxlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante:Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas;

13:26 tiam vi ekparolos:Ni mangxis kaj trinkis antaux vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis;

13:27 kaj li parolos, kaj diros al vi:Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, cxiuj farantoj de maljusteco.

13:28 Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj cxiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren.

13:29 Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidigxos en la regno de Dio.

13:30 Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.

13:31 En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li:Eliru kaj foriru de cxi tie, cxar Herodo volas mortigi vin.

13:32 Kaj li diris al ili:Iru, kaj diru al tiu vulpo:Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaux kaj morgaux, kaj la trian tagon mi estos perfektigita.

13:33 Sed mi devas iradi hodiaux kaj morgaux kaj postmorgaux, cxar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem.

13:34 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj sxtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis!

13:35 Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi:Vi min ne vidos, gxis vi diros:Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

14:1 Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por mangxi panon, ili lin observis.

14:2 Kaj jen antaux li estis unu hidropsulo.

14:3 Kaj respondante, Jesuo parolis al la legxistoj kaj la Fariseoj, kaj diris:CXu estas permesate sanigi en sabato, aux ne?

14:4 Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin.

14:5 Kaj li diris al ili:Kiu el vi havos azenon aux bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros gxin en sabata tago?

14:6 Kaj ili ne povis respondi al tio.

14:7 Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la cxefajn sidlokojn; li diris al ili:

14:8 Kiam vi estas invitita de iu al edzigxa festo, ne sidigxu en la cxefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita;

14:9 kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi:Cedu lokon al cxi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon.

14:10 Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidigxu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi:Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaux cxiuj, kiuj sidas kun vi.

14:11 CXar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

14:12 Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis:Kiam vi faras tagmangxon aux vespermangxon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn ricxajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaux invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon.

14:13 Sed kiam vi faras festenon, invitu malricxulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn;

14:14 kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.

14:15 Kaj auxdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li:Felicxa estas tiu, kiu mangxos panon en la regno de Dio.

14:16 Sed li diris al li:Unu viro faris grandan vespermangxon, kaj invitis multajn;

14:17 kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj:Venu, cxar cxio estas jam preta.

14:18 Kaj cxiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li:Mi acxetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por gxin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.

14:19 Alia diris:Mi acxetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.

14:20 Kaj alia diris:Mi edzigxis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni.

14:21 Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto:Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku cxi tien la malricxulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn.

14:22 Kaj la servisto diris:Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraux estas loko.

14:23 Kaj la sinjoro diris al la servisto:Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo plenigxu.

14:24 CXar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermangxon.

14:25 Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili:

14:26 Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj ecx ankaux sian vivon, li ne povas esti mia discxiplo.

14:27 Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia discxiplo.

14:28 CXar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li havas suficxe, por fini gxin?

14:29 Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas gxin fini, cxiuj vidantoj ne komencu moki lin,

14:30 dirante:CXi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini.

14:31 Kaj kiu regxo, ekirante, por renkonti en batalo alian regxon, unue ne sidigxos, por konsiligxi, cxu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraux li kun dudek mil?

14:32 Aux alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco.

14:33 Kiu do el vi ne forlasas cxiujn siajn posedajxojn, tiu ne povas esti mia discxiplo.

14:34 Salo do estas bona, sed se ecx la salo sengustigxis, per kio gxi estos spicata?

14:35 GXi tauxgas nek por la tero nek por sterkejo; oni gxin forjxetas. Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

15:1 Kaj cxiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimigxis al li, por auxskulti lin.

15:2 Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante:CXi tiu akceptas pekulojn kaj mangxas kun ili.

15:3 Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante:

15:4 Kiu el vi, havante cent sxafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la nauxdek naux sur la stepo, kaj iras, por sercxi tiun, kiun li perdis, gxis li gxin trovos?

15:5 Kaj trovinte, li gxin metas sur siajn sxultrojn, gxojante.

15:6 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:GXoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan.

15:7 Mi diras al vi, ke tiel same estos gxojo en la cxielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro nauxdek naux justuloj, kiuj ne bezonas penton.

15:8 Kiu virino, havante dek drahxmojn, se sxi perdis unu drahxmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj sercxas diligente, gxis sxi gxin trovos?

15:9 Kaj trovinte, sxi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante:GXoju kun mi, cxar mi trovis la drahxmon, kiun mi perdis.

15:10 Tiel same, mi diras al vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

15:11 Kaj li diris:Unu viro havis du filojn;

15:12 kaj la pli juna diris al sia patro:Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn.

15:13 Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte cxion, forvojagxis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per dibocxa vivado.

15:14 Kaj kiam li jam elspezis cxion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon.

15:15 Kaj li iris, kaj aligxis al unu el la logxantoj de tiu lando; kaj cxi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por pasxti porkojn.

15:16 Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj mangxis; kaj neniu donis al li.

15:17 Sed reveninte al si, li diris:Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi cxi tie pereas de malsato!

15:18 Mi levigxos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi;

15:19 mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj.

15:20 Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.

15:21 Kaj la filo diris al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo.

15:22 Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn;

15:23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu gxin, kaj ni mangxu kaj estu gajaj;

15:24 cxar cxi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.

15:25 Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimigxis al la domo, li auxdis muzikon kaj dancadon.

15:26 Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio.

15:27 Kaj li diris al li:Via frato venis, kaj via patro bucxis la grasigitan bovidon, cxar li ricevis lin sana.

15:28 Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis.

15:29 Sed li responde diris al sia patro:Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj;

15:30 sed kiam venis cxi tiu via filo, kiu formangxis vian havon kun malcxastistinoj, vi bucxis por li la grasigitan bovidon.

15:31 Kaj li diris al li:Filo, vi estas cxiam kun mi, kaj cxio mia estas via.

15:32 Sed konvenis esti gajaj kaj gxoji; cxar cxi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.

16:1 Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj:Estis unu ricxa homo, kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon.

16:2 Kaj li alvokis lin, kaj diris al li:Kio estas tio, kion mi auxdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, cxar vi ne plu povas administradi.

16:3 Tiam la administranto diris en si:Kion mi faru? cxar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon.

16:4 Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico.

16:5 Kaj alvokinte al si cxiun el la sxuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua:Kiom vi sxuldas al mia sinjoro?

16:6 Kaj li diris:Cent bat�ojn da oleo. Kaj li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidigxu kaj skribu kvindek.

16:7 Tiam li diris al alia:Kaj kiom vi sxuldas? Kaj li diris:Cent kor�ojn da tritiko. Li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek.

16:8 Kaj tiu sinjoro lauxdis la maljustan administranton, cxar li prudente agis; cxar la filoj de cxi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo.

16:9 Kaj mi diras al vi:Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam gxi mankos, oni akceptu vin en eternajn logxejojn.

16:10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo.

16:11 Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon?

16:12 Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra?

16:13 Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

16:14 Kaj la Fariseoj ankaux, kiuj estis monavidaj, auxdis cxion tion, kaj ili lin mokis.

16:15 Kaj li diris al ili:Vi estas tiuj, kiuj sxajnigas sin justaj antaux homoj, sed Dio scias viajn korojn; cxar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenajxo antaux Dio.

16:16 La legxo kaj la profetoj estis gxis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj cxiu al gxi sin perforte aligas.

16:17 Sed estas pli facile por la cxielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la legxo fali.

16:18 CXiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edzigxas kun alia, adultas; kaj kiu edzigxas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.

16:19 Estis unu ricxulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse cxiutage;

16:20 kaj apud lia pordego estis kusxigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn,

16:21 kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la ricxulo; kaj ecx venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn.

16:22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita.

16:23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.

16:24 Kaj li ekkriis, kaj diris:Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; cxar mi tre suferas en cxi tiu flamo.

16:25 Sed Abraham diris:Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonajxojn, kaj Lazaro tiel same malbonajxojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas.

16:26 Kaj krom cxio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de cxi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.

16:27 Kaj li diris:Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro,

16:28 cxar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaux en cxi tiun lokon de turmento.

16:29 Sed Abraham diris:Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili auxskultu ilin.

16:30 Sed li diris:Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos.

16:31 Kaj li diris al li:Se ili ne auxskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, ecx se iu levigxus el la mortintoj.

17:1 Kaj li diris al siaj discxiploj:Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos!

17:2 Pli bone estus por tiu, se muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el cxi tiuj malgranduloj.

17:3 Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.

17:4 Kaj se li pekos kontraux vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turnigxos al vi, dirante:Mi pentas; vi lin pardonu.

17:5 Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro:Aldonu al ni fidon.

17:6 Kaj la Sinjoro diris:Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al cxi tiu morusarbo:Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj gxi obeus al vi.

17:7 Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aux pasxtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo:Tuj venu, kaj sidigxu, por mangxi?

17:8 CXu li ne diros al li prefere:Preparu ion, por ke mi verspermangxu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi mangxos kaj trinkos; kaj poste vi mangxos kaj trinkos?

17:9 CXu li dankas la serviston, cxar li faris tion, kio estis ordonita?

17:10 Tiel ankaux vi, kiam vi faris cxion, kio estas ordonita al vi, diru:Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.

17:11 Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo.

17:12 Kaj kiam ili eniris en unu vilagxon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;

17:13 kaj ili levis sian vocxon, dirante:Jesuo, estro, kompatu nin.

17:14 Kaj vidinte ilin, li diris al ili:Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili farigxis puraj.

17:15 Kaj unu el ili, vidinte, ke li resanigxis, revenis, glorante Dion per lauxta vocxo,

17:16 kaj falis sur sian vizagxon cxe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.

17:17 Kaj Jesuo responde diris:CXu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naux?

17:18 CXu ne trovigxis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom cxi tiu fremdulo?

17:19 Kaj li diris al li:Levigxu kaj iru; via fido vin savis.

17:20 Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante:La regno de Dio ne venas kun observado;

17:21 kaj oni ne diros:Jen cxi tie, aux:Jen tie! cxar jen la regno de Dio estas inter vi.

17:22 Kaj li diris al la discxiploj:Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos.

17:23 Kaj ili diros al vi:Jen tie! Jen cxi tie! Ne foriru, nek sekvu;

17:24 cxar kiel la fulmo, kiam gxi fulmas el unu subcxiela flanko, lumas gxis alia subcxiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago.

17:25 Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malsxatata de cxi tiu generacio.

17:26 Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo.

17:27 Oni mangxis, trinkis, edzigxis, edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis cxiujn.

17:28 Ankaux tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni mangxis, trinkis, acxetis, vendis, plantis, konstruis;

17:29 sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la cxielo kaj pereigis cxiujn;

17:30 tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkasxigxos.

17:31 Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu.

17:32 Memoru la edzinon de Lot.

17:33 Kiu penos gajni sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu gxin perdos, tiu savos gxin viva.

17:34 Mi diras al vi:En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita.

17:35 Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita.

17:36 Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita.

17:37 Kaj ili responde diris al li:Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili:Kie estas la kadavro, tien ankaux kolektigxos la agloj.

18:1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas cxiam pregxi kaj ne lacigxi,

18:2 dirante:En unu urbo estis jugxisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon;

18:3 kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj sxi venadis al li, dirante:Faru por mi justecon kontraux mia kontrauxulo.

18:4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si:Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon,

18:5 tamen, cxar cxi tiu vidvino min gxenas, mi faros por sxi justecon, por ke sxi ne malfortigu min per sia cxiama venado.

18:6 Kaj la Sinjoro diris:Auxskultu, kion diras la maljusta jugxisto.

18:7 Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?

18:8 Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, cxu li trovos fidon sur la tero?

18:9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaux por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:

18:10 Du homoj supreniris en la templon, por pregxi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto.

18:11 La Fariseo, starante, pregxis kun si jene:Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek ecx kiel cxi tiu impostisto.

18:12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonajxojn el cxio, kion mi akiras.

18:13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo.

18:14 Mi diras al vi:CXi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

18:15 Kaj oni venigis al li ankaux siajn infanetojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj, vidinte, admonis ilin.

18:16 Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante:Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; cxar el tiaj estas la regno de Dio.

18:17 Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin.

18:18 Kaj unu reganto demandis al li, dirante:Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?

18:19 Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.

18:20 Vi scias la ordonojn:Ne adultu; Ne mortigu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon.

18:21 Kaj li diris:CXion tion mi observis detempe de mia juneco.

18:22 Kaj Jesuo, auxdinte, diris al li:Ankoraux unu mankon vi havas:vendu cxion, kion vi posedas, kaj disdonu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.

18:23 Sed auxdinte tion, li farigxis tre malgxoja; cxar li estis tre ricxa.

18:24 Kaj Jesuo, lin rigardante, diris:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio!

18:25 CXar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio.

18:26 Kaj tiuj, kiuj tion auxdis, diris:Kiu do povos esti savita?

18:27 Sed li diris:Kio estas neebla cxe homoj, tio estas ebla cxe Dio.

18:28 Kaj Petro diris:Jen ni forlasis niajn proprajxojn, kaj sekvis vin.

18:29 Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Estas neniu, kiu forlasis domon aux edzinon aux fratojn aux gepatrojn aux infanojn pro la regno de Dio,

18:30 kaj kiu ne ricevos multoble en cxi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.

18:31 Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili:Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj cxio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.

18:32 CXar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkracxita;

18:33 kaj ili skurgxos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li relevigxos.

18:34 Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj cxi tiu parolo estis kasxita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.

18:35 Kaj kiam li alproksimigxis al Jerihxo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;

18:36 kaj auxdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio.

18:37 Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.

18:38 Kaj li kriis, dirante:Jesuo, filo de David, kompatu min.

18:39 Kaj la antauxirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho filo de David, kompatu min!

18:40 Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimigxis, li lin demandis:

18:41 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris:Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.

18:42 Kaj Jesuo diris al li:Ricevu vidpovon; via fido vin savis.

18:43 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis lauxdon al Dio.

19:1 Kaj li eniris en Jerihxon kaj gxin trapasis.

19:2 Kaj jen viro, nomata Zakhxeo; kaj li estis cxefimpostisto, kaj li estis ricxa.

19:3 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, cxar li estis malgranda je staturo.

19:4 Kaj antauxkurinte antauxen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; cxar li estis preterpasonta tie.

19:5 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li:Zakhxeo, rapide malsupreniru, cxar hodiaux mi devas logxi en via domo.

19:6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin gxoje.

19:7 Kaj vidinte, cxiuj murmuris, dirante:CXe pekulo li eniris, por gasti.

19:8 Kaj Zakhxeo, starante, diris al la Sinjoro:Jen duonon de miaj posedajxoj, Sinjoro, mi donacas al la malricxuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.

19:9 Kaj Jesuo diris al li:Hodiaux venis savo al cxi tiu domo, cxar li ankaux estas filo de Abraham.

19:10 CXar la Filo de homo venis, por sercxi kaj savi la perditajxon.

19:11 Kaj kiam oni auxdis tion, li parolis ankoraux parabolon, cxar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.

19:12 Li do diris:Unu nobelo forvojagxis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.

19:13 Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min�ojn, kaj diris al ili:Negocadu, gxis mi revenos.

19:14 Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante:Ni ne volas, ke tiu viro regxu super ni.

19:15 Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciigxu, kiom ili gajnis per negocado.

19:16 Kaj venis la unua, kaj diris:Sinjoro, via min�o produktis dek min�ojn.

19:17 Kaj li diris al li:Bonege, bona servisto; cxar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu auxtoritaton super dek urboj.

19:18 Kaj venis la dua, kaj diris:Sinjoro, via min�o faris kvin min�ojn.

19:19 Li diris ankaux al tiu:Vi ankaux estu super kvin urboj.

19:20 Kaj alia venis, kaj diris:Sinjoro, jen via min�o, kiun mi konservis, flankemetitan en visxtuko;

19:21 cxar mi vin timis, cxar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis.

19:22 Li diris al li:El via propra busxo mi vin jugxos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis;

19:23 kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu gxin kun procento?

19:24 Kaj li diris al la apudstarantoj:Forprenu de li la min�on, kaj donu gxin al tiu, kiu havas la dek min�ojn.

19:25 (Kaj ili diris al li:Sinjoro, li havas dek min�ojn.)

19:26 Mi diras al vi, ke al cxiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.

19:27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi regxu super ili, konduku cxi tien, kaj mortigu ilin antaux mi.

19:28 Kaj tion dirinte, li ekiris antauxe, suprenirante al Jerusalem.

19:29 Kaj kiam li alproksimigxis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj,

19:30 dirante:Iru en la kontrauxan vilagxon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraux sidis; gxin malligu kaj alkonduku.

19:31 Kaj se iu demandos al vi:Kial vi gxin malligas? parolu jene:La Sinjoro gxin bezonas.

19:32 Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, gxuste kiel li diris al ili.

19:33 Kaj dum ili malligis la azenidon, gxiaj posedantoj diris al ili:Kial vi malligas la azenidon?

19:34 Kaj ili diris:La Sinjoro gxin bezonas.

19:35 Kaj ili alkondukis gxin al Jesuo; kaj jxetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur gxin.

19:36 Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.

19:37 Kaj kiam li jam alproksimigxis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la discxiploj komencis gxoji kaj lauxdi Dion per lauxta vocxo pro cxiuj potencajxoj, kiujn ili vidis;

19:38 dirante:Estu benata la Regxo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la cxielo kaj gloro en la supera alto.

19:39 Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li:Majstro, admonu viajn discxiplojn.

19:40 Kaj responde li diris:Mi diras al vi, ke se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios.

19:41 Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi,

19:42 dirante:Ho, se vi mem scius en cxi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kasxitaj for de viaj okuloj.

19:43 CXar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj cxirkauxbaros vin per palisaro, kaj ronde cxirkauxos vin, kaj cxiuflanke premos vin,

19:44 kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

19:45 Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn,

19:46 dirante al ili:Estas skribite:Mia domo estos domo de pregxo; sed vi faris gxin kaverno de rabistoj.

19:47 Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la cxefoj de la popolo penadis lin pereigi,

19:48 kaj ne trovis, kion fari, cxar la tuta popolo tre atente auxskultis lin.

20:1 Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la cxefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliagxuloj;

20:2 kaj ili ekparolis, dirante al li:Diru al ni:Laux kia auxtoritato vi cxi tion faras? aux kiu estas tiu, kiu donis al vi tian auxtoritaton?

20:3 Kaj responde li diris al ili:Mi ankaux faros al vi demandon, kaj diru al mi:

20:4 La baptado de Johano, cxu gxi estis el la cxielo, aux el homoj?

20:5 Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo; li diros:Kial vi ne kredis al li?

20:6 Sed se ni diros:El homoj; la tuta popolo sxtonmortigos nin, cxar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto.

20:7 Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie gxi estis.

20:8 Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

20:9 Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon:Unu viro plantis vinbergxardenon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis por longa tempo.

20:10 Kaj en la gxusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava.

20:11 Kaj li sendis ankoraux alian sklavon, kaj lin ankaux ili skurgxis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava.

20:12 Kaj li sendis ankoraux trian, kaj lin ankaux ili vundis kaj eljxetis.

20:13 Kaj la sinjoro de la vinberejo diris:Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos.

20:14 Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante:CXi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredajxo farigxu nia.

20:15 Kaj ili eljxetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo?

20:16 Li venos kaj pereigos cxi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj auxdinte tion, ili diris:Ne tiel estu.

20:17 Sed li, rigardante ilin, diris:Kio do estas la jena skribitajxo: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula?

20:18 CXiu, kiu falas sur tiun sxtonon, rompigxos; sed sur kiun gxi falos, tiun gxi polvigos.

20:19 Kaj la skribistoj kaj cxefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; cxar ili eksciis, ke kontraux ili li parolis cxi tiun parabolon.

20:20 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj sxajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj auxtoritato de la provincestro.

20:21 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laux vero la vojon de Dio:

20:22 CXu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aux ne?

20:23 Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili:

20:24 Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribajxon gxi portas? Kaj ili respondis:De Cezaro.

20:25 Kaj li diris al ili:Tial redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.

20:26 Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaux la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.

20:27 Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin,

20:28 dirante:Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.

20:29 Estis do sep fratoj; kaj la unua edzigxis, kaj mortis seninfana;

20:30 ankaux la dua;

20:31 kaj la tria sxin prenis; kaj tiel same ankaux la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.

20:32 Laste mortis ankaux la virino.

20:33 En la relevigxo do por kiu el ili sxi estos edzino? cxar la sep havis sxin kiel edzinon.

20:34 Kaj Jesuo diris al ili:La filoj de cxi tiu mondo edzigxas kaj estas edzigataj;

20:35 sed kiuj estas jugxitaj indaj atingi tiun mondon kaj la relevigxon el la mortintoj, tiuj nek edzigxas nek edzinigxas;

20:36 cxar ili ne plu povas morti; cxar ili estas egalaj kun la angxeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la relevigxo.

20:37 Sed ke la mortintoj levigxas, Moseo mem montris en la arbetajxo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.

20:38 Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, cxar cxiuj vivas al Li.

20:39 Kaj iuj el la skribistoj responde diris:Majstro, vi bone diris.

20:40 Kaj ili ne plu kuragxis fari al li demandon.

20:41 Kaj li diris al ili:Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David?

20:42 CXar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,

20:43 GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

20:44 Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?

20:45 Kaj dum la tuta popolo auxskultis, li diris al siaj discxiploj:

20:46 Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj cxeflokojn cxe festenoj;

20:47 kaj kiuj formangxas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe pregxas. CXi tiuj ricevos pli severan kondamnon.

21:1 Kaj ekrigardante, li vidis ricxulojn enjxetantajn siajn donacojn en la monkeston.

21:2 Kaj li vidis unu malricxan vidvinon enjxetantan tien du leptojn.

21:3 Kaj li diris:Vere mi diras al vi:CXi tiu malricxa vidvino enjxetis pli multe ol cxiuj;

21:4 cxar cxiuj tiuj el sia abundo enjxetis en la donacaron; sed sxi el sia malmultego enjxetis la tutan vivrimedon, kiun sxi havis.

21:5 Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke gxi estas ornamita per belaj sxtonoj kaj oferdonoj, li diris:

21:6 Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.

21:7 Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima?

21:8 Kaj li diris:Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; cxar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj:La tempo proksimigxis; ne sekvu ilin.

21:9 Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj tumultoj, ne terurigxu; cxar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.

21:10 Tiam li diris al ili:Levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno;

21:11 kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos terurajxoj kaj grandaj signoj el la cxielo.

21:12 Sed antaux cxio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaux regxojn kaj provincestrojn pro mia nomo.

21:13 Tio farigxos por vi atesto.

21:14 Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antauxe pri pleda respondo;

21:15 cxar mi donos al vi busxon kaj sagxon, kiun cxiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontrauxdiri.

21:16 Sed vi estos transdonitaj ecx de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.

21:17 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo.

21:18 Kaj ecx unu haro de via kapo ne pereos.

21:19 Per via pacienco vi akiros viajn animojn.

21:20 Sed kiam vi vidos Jerusalemon cxirkauxitan de armeoj, tiam sciu, ke gxia ruinigxo alproksimigxis.

21:21 Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en gxia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien.

21:22 CXar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumigxu cxio, kio estas skribita.

21:23 Ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! cxar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraux cxi tiu popolo.

21:24 Kaj ili falos per trancxrando de glavo, kaj forkaptigxos en cxiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, gxis plenumigxos la tempoj de la nacianoj.

21:25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj;

21:26 homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.

21:27 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.

21:28 Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, cxar via elacxeto alproksimigxas.

21:29 Kaj li parolis al ili parabolon:Rigardu la figarbon kaj cxiujn arbojn;

21:30 kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima.

21:31 Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima.

21:32 Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, gxis cxio plenumigxos.

21:33 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

21:34 Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu sxargxitaj de trosatigxo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite;

21:35 cxar kiel kaptilo gxi venos sur cxiujn, kiuj logxas sur la suprajxo de la tero.

21:36 Sed viglu en cxiu tempo, pregxante, ke prosperu al vi savigxi de cxio, kio okazos, kaj stari antaux la Filo de homo.

21:37 Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj cxiunokte li eliris, kaj logxis sur la monto nomata Olivarba.

21:38 Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por auxskulti lin.

22:1 Jam alproksimigxis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko.

22:2 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu mortigi lin, cxar ili timis la popolon.

22:3 Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du.

22:4 Kaj li foriris kaj interparolis kun la cxefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.

22:5 Kaj ili gxojis, kaj konsentis doni al li monon.

22:6 Kaj li promesis, kaj sercxis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.

22:7 Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis bucxi la Paskon.

22:8 Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante:Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni gxin mangxu.

22:9 Kaj ili diris al li:Kie vi volas, ke ni pretigu?

22:10 Kaj li diris al ili:Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.

22:11 Kaj vi diros al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas la gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj?

22:12 Kaj li montros al vi grandan supran cxambron arangxitan; tie pretigu.

22:13 Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

22:14 Kaj kiam alvenis la horo, li sidigxis, kaj la apostoloj kun li.

22:15 Kaj li diris al ili:Kun deziro mi deziris mangxi cxi tiun Paskon kun vi, antaux ol mi suferos;

22:16 cxar mi diras al vi:Mi ne mangxos gxin, antaux ol gxi plenumigxos en la regno de Dio.

22:17 Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris:CXi tion prenu kaj dividu inter vi;

22:18 cxar mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis venos la regno de Dio.

22:19 Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante:CXi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

22:20 Sammaniere ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elversxata por vi.

22:21 Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.

22:22 CXar la Filo de homo ja iros, laux la antauxdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!

22:23 Kaj ili komencis diskuti inter si:kiu el ili faros tion.

22:24 Kaj farigxis ankaux inter ili disputo:kiun el ili oni opinias la plej granda.

22:25 Kaj li diris al ili:La regxoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.

22:26 Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu farigxu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas cxefa, kiel la servanto.

22:27 CXar kiu estas la pli granda, la sidanto cxe mangxo, aux la servanto? cxu ne la sidanto cxe mangxo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.

22:28 Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;

22:29 kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;

22:30 por ke vi mangxu kaj trinku cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.

22:31 Simon, Simon, jen Satano postulis vin cxiujn, por kribri kiel tritikon;

22:32 sed mi pregxis por vi, ke via fido ne sxanceligxu; kaj vi, kiam vi konvertigxos, firmigu viajn fratojn.

22:33 Kaj li diris al li:Sinjoro, vin mi estas preta akompani ecx al malliberejo kaj al morto.

22:34 Kaj li diris:Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaux, antaux ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.

22:35 Kaj li diris al ili:Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj sxuoj, cxu io mankis al vi?

22:36 Kaj ili diris:Nenio. Kaj li diris al ili:Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu gxin, kaj ankaux sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj acxetu glavon.

22:37 CXar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumigxi pri mi:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; cxar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.

22:38 Kaj ili diris:Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili:Suficxas.

22:39 Kaj elirinte, li iris laux sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la discxiploj lin sekvis.

22:40 Kaj veninte al la loko, li diris al ili:Pregxu, ke vi ne eniru en tenton.

22:41 Kaj li iris for de ili proksimume sxtonjxeton, kaj li genuis, kaj pregxis,

22:42 dirante:Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via.

22:43 Kaj aperis antaux li angxelo el la cxielo, fortigante lin.

22:44 Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.

22:45 Kaj levigxinte post la pregxo, li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj de malgxojo,

22:46 kaj diris al ili:Kial vi dormas? levigxu kaj pregxu, ke vi ne eniru en tenton.

22:47 Dum li ankoraux parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaux ili, kaj alproksimigxis al Jesuo, por kisi lin.

22:48 Sed Jesuo diris al li:Judas, cxu vi perfidas per kiso la Filon de homo?

22:49 Kaj kiam tiuj, kiuj cxirkauxis lin, vidis, kio sekvos, ili diris:Sinjoro, cxu ni frapu per glavo?

22:50 Kaj unu el ili frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian dekstran orelon.

22:51 Sed Jesuo responde diris:Permesu tiom. Kaj li tusxis lian orelon kaj sanigis lin.

22:52 Kaj Jesuo diris al la cxefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliagxuloj, kiuj venis kontraux lin:CXu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaux kontraux rabiston?

22:53 Kiam mi estis cxiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraux min viajn manojn; sed cxi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.

22:54 Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la cxefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.

22:55 Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidigxis meze de ili.

22:56 Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:

22:57 CXi tiu ankaux estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante:Virino, mi lin ne konas.

22:58 Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris:Vi ankaux estas el ili. Sed Petro diris:Viro, mi ne estas.

22:59 Kaj post la dauxro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante:Vere, cxi tiu ankaux estis kun li, cxar li estas Galileano.

22:60 Sed Petro diris:Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, la koko kriis.

22:61 Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li:Antaux ol koko krios hodiaux, vi trifoje min malkonfesos.

22:62 Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.

22:63 Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis.

22:64 Kaj ili cxirkauxkovris lin, kaj demandis lin, dirante:Profetu, kiu vin frapis?

22:65 Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraux li.

22:66 Kaj tuj kiam tagigxis la pliagxularo de la popolo kunvenis, kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaux sian sinedrion, kaj diris:

22:67 Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili:Se mi diros al vi, vi ne kredos;

22:68 kaj se mi demandos, vi ne respondos.

22:69 Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.

22:70 Kaj ili cxiuj demandis:CXu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis:Vi diras, ke mi estas.

22:71 Kaj ili diris:Pro kio ni bezonas pluan atestadon? cxar ni mem auxdis el lia propra busxo.

23:1 Kaj la tuta cxeestantaro levigxis, kaj kondukis lin antaux Pilaton.

23:2 Kaj ili komencis akuzi lin, dirante:Ni trovis cxi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, regxo.

23:3 Kaj Pilato demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj li responde al li diris:Vi diras.

23:4 Kaj Pilato diris al la cxefpastroj kaj homamasoj:Mi trovas nenian kulpon en cxi tiu viro.

23:5 Sed ili insistis, dirante:Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, ecx gxis cxi tie.

23:6 Sed kiam Pilato tion auxdis, li demandis, cxu la viro estas Galileano.

23:7 Kaj kiam li sciigxis, ke li estas el sub la auxtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaux cxeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.

23:8 Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege gxojis; cxar de longe li deziris vidi lin, cxar li jam auxdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.

23:9 Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.

23:10 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.

23:11 Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.

23:12 Kaj Herodo kaj Pilato farigxis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; cxar antauxe ili havis inter si malamon.

23:13 Kaj Pilato, kunvokinte la cxefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,

23:14 diris al ili:Vi alkondukis antaux min cxi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaux vi, mi trovis nenian kulpon en cxi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;

23:15 nek Herodo ankaux, cxar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.

23:16 Tial mi lin skurgxos kaj liberigos.

23:17 CXar li devis liberigi unu al ili dum la festo.

23:18 Sed amase ili kriis, dirante:Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;

23:19 kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis jxetita en malliberejon.

23:20 Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;

23:21 sed ili lauxte kriis, dirante:Krucumu, krucumu lin.

23:22 Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial? kian malbonon faris cxi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurgxos kaj liberigos.

23:23 Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.

23:24 Kaj Pilato donis jugxon, ke plenumigxu ilia postulo.

23:25 Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis jxetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.

23:26 Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti gxin post Jesuo.

23:27 Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj gxemis kaj lamentis pro li.

23:28 Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.

23:29 CXar jen venas tagoj, kiam oni diros:Felicxaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.

23:30 Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin; kaj al la montetoj:Kovru nin.

23:31 CXar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?

23:32 Kaj estis kondukataj kun li ankaux aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.

23:33 Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.

23:34 Kaj Jesuo diris:Patro, pardonu ilin; cxar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili jxetis lotojn.

23:35 Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaux mokis lin, dirante:Aliajn li savis:li savu sin mem, se cxi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.

23:36 Kaj sxercis pri li ankaux la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron,

23:37 kaj dirante:Se vi estas la Regxo de la Judoj, savu vin.

23:38 Kaj estis ankaux surskribo super li:CXI TIU ESTAS LA REGXO DE LA JUDOJ.

23:39 Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante:CXu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.

23:40 Sed la alia responde admonis lin, dirante:CXu vi ecx ne timas Dion? cxar vi estas en la sama kondamno.

23:41 Kaj ni ja juste, cxar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed cxi tiu faris nenion malbonan.

23:42 Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.

23:43 Kaj li diris al li:Vere mi diras al vi:Hodiaux vi estos kun mi en Paradizo.

23:44 Kaj jam estis cxirkaux la sesa horo, kaj farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa, cxar la sunlumo mankis;

23:45 kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en la mezo.

23:46 Kaj kriinte per lauxta vocxo, Jesuo diris:Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.

23:47 Kaj kiam la centestro vidis la okazantajxon, li gloris Dion, dirante:CXi tiu estis ja justulo.

23:48 Kaj cxiuj homamasoj, kiuj kunvenis al cxi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintajxojn, reiris, frapante al si la bruston.

23:49 Kaj cxiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.

23:50 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa

23:51 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,

23:52 irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.

23:53 Kaj li deprenis gxin kaj envolvis gxin en tolajxo, kaj metis lin en tombo, elhakita el sxtono, kie neniu antauxe kusxis.

23:54 Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis.

23:55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.

23:56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromajxojn kaj sxmirajxojn. Kaj sabate ili ripozis laux la ordono.

24:1 Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis.

24:2 Kaj ili trovis la sxtonon derulita for de la tombo.

24:3 Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.

24:4 Kaj dum ili embarasigxis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj;

24:5 kaj dum ili timis kaj klinigxis vizagxaltere, tiuj demandis ilin:Kial vi sercxas la vivanton inter la mortintoj?

24:6 Li ne estas cxi tie, sed levigxis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraux en Galileo,

24:7 dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon relevigxi.

24:8 Kaj ili rememoris liajn vortojn;

24:9 kaj reveninte de la tombo, ili rakontis cxion tion al la dek unu kaj al cxiuj ceteraj.

24:10 Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj.

24:11 Kaj tiuj vortoj sxajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.

24:12 Sed Petro levigxis kaj kuris al la tombo, kaj klinigxinte, vidis la tolajxojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.

24:13 Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilagxo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn.

24:14 Kaj ili interparolis inter si pri cxio tio, kio okazis.

24:15 Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimigxis kaj iris kun ili.

24:16 Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis.

24:17 Kaj li diris al ili:Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi intersxangxas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno.

24:18 Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li:CXu nur vi sola logxas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en cxi tiuj tagoj?

24:19 Kaj li diris al ili:Kion? Kaj ili diris al li:Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaux Dio kaj la tuta popolo;

24:20 kaj kiel la cxefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis.

24:21 Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elacxetos Izraelon. Kaj plie, krom cxio tio, hodiaux estas jam la tria tago, de kiam tio okazis.

24:22 Ankaux mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo,

24:23 kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaux vidis vizion de angxeloj, kiuj diris, ke li vivas.

24:24 Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.

24:25 Kaj li diris al ili:Ho malsagxuloj kaj kore malviglaj por kredi cxion, kion la profetoj antauxparolis!

24:26 CXu la Kristo ne devis suferi cxion tion, kaj eniri en sian gloron?

24:27 Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

24:28 Kaj ili alproksimigxis al la vilagxo, kien ili iris, kaj li sxajnigis al ili, kvazaux li pluen iros.

24:29 Kaj ili retenis lin, dirante:Restu cxe ni, cxar estas preskaux vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili.

24:30 Kaj dum li sidis kun ili cxe mangxo, li prenis panon, kaj gxin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.

24:31 Kaj iliaj okuloj malfermigxis, kaj ili rekonis lin, kaj li farigxis nevidebla por ili.

24:32 Kaj ili diris unu al alia:CXu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?

24:33 Kaj levigxinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj:

24:34 La Sinjoro vere levigxis, kaj aperis al Simon.

24:35 Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekonigxis al ili en la dispecigo de pano.

24:36 Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.

24:37 Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.

24:38 Kaj li diris al ili:Kial vi maltrankviligxas? kaj kial diskutoj levigxas en viaj koroj?

24:39 Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke gxi estas mi mem; palpu min kaj vidu; cxar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.

24:40 Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.

24:41 Kaj dum ili ankoraux ne kredis pro gxojo, kaj miris, li demandis ilin:CXu vi havas ian mangxajxon cxi tie?

24:42 Kaj ili donis al li pecon de rostita fisxo.

24:43 Kaj li prenis, kaj mangxis antaux ili.

24:44 Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.

24:45 Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;

24:46 kaj li diris al ili:Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj levigxi el la mortintoj la trian tagon;

24:47 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem.

24:48 Vi estas atestantoj pri tio.

24:49 Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, gxis vi vestigxos per potenco de supre.

24:50 Kaj li elkondukis ilin gxis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.

24:51 Kaj dum li benis ilin, li forigxis de ili kaj estis suprenportita en la cxielon.

24:52 Kaj adorklinigxinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda gxojo;

24:53 kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.


Next: John