Sacred Texts  Bible  World Bible  Index  Previous  Next 

Esperanto Bible: Galatians

1:1 Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),

1:2 kaj cxiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo:

1:3 Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

1:4 kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laux la volo de nia Dio kaj Patro;

1:5 al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

1:6 Mi miras, ke tiel rapide vi forigxas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;

1:7 kiu ja ne estas alia, sed trovigxas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo.

1:8 Tamen se ecx ni, aux angxelo el la cxielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita.

1:9 Kiel ni antauxe diris, tiel nun mi denove diras:Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.

1:10 CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

1:11 CXar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke gxi ne estas laux homo.

1:12 CXar mi ne ricevis gxin de homo, kaj gxi ne estas instruita al mi krom per malkasxo de Jesuo Kristo.

1:13 CXar vi iam auxdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj gxin atakis;

1:14 kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samagxuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj.

1:15 Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,

1:16 por malkasxi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj:mi ne konsiligxis kun karno kaj sango,

1:17 kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaux mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.

1:18 Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.

1:19 Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro.

1:20 Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaux Dio, mi ne mensogas.

1:21 Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio.

1:22 Kaj mi ankoraux estis vizagxe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo;

1:23 sed ili nur auxdis la jenon:Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis;

1:24 kaj ili gloris Dion en mi.

2:1 Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaux Titon.

2:2 Kaj mi supreniris laux Dia malkasxo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aux kurinta.

2:3 Sed ecx Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne devigis cirkumcidigxi;

2:4 sed tio estis pro la kasxe enportitaj fratoj, kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke ili nin sklavigu;

2:5 al kiuj ni ne submetigxis cedeme, ecx por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi.

2:6 Sed el tiuj, kiuj sxajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava:cxe Dio ne estas personfavorado) -tiuj valoruloj nenion aldonis al mi;

2:7 sed kontrauxe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido

2:8 (cxar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaux energiis en mi por la nacianoj),

2:9 Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj sxajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;

2:10 kondicxe nur, ke ni memoru la malricxulojn, kion ja mi klopodis jam fari.

2:11 Sed kiam venis Kefas al Antiohxia, mi lin rezistis vizagxon kontraux vizagxo, cxar li estis mallauxdinda.

2:12 CXar antaux ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmangxis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido.

2:13 Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke ecx Barnabas mem fortirigxis per ilia hipokriteco.

2:14 Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laux la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaux cxiuj:Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laux Judismo?

2:15 Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj,

2:16 sciante, ke pravigxas homo ne per faroj de la legxo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni pravigxu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la legxo; tial, ke per faroj de la legxo neniu karno pravigxos.

2:17 Sed se, dezirante pravigxi en Kristo, ni mem montrigxis pekuloj, cxu Kristo estas servanto de peko? Nepre ne!

2:18 CXar se mi rekonstruas tion, kion mi detruis, mi montras min pekulo.

2:19 CXar per la legxo mi al la legxo mortis, por ke mi al Dio vivu.

2:20 Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

2:21 Mi ne vanigas la gracon de Dio; cxar se per la legxo venas justeco, Kristo ja vane mortis.

3:1 Ho malsagxaj Galatoj, kiu vin ensorcxis? vin, antaux kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.

3:2 Nur la jenon mi deziras sciigxi de vi:CXu per faroj de la legxo vi ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido?

3:3 CXu vi tiel malsagxaj estas? komencinte en Spirito, cxu vi en karno nun perfektigxas?

3:4 CXu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana.

3:5 CXu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras cxe vi miraklojn, tion faras per faroj de la legxo, aux per la auxdado de fido?

3:6 Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

3:7 Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham.

3:8 Antauxvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antauxpredikis la evangelion al Abraham, dirante:Benigxos per vi cxiuj gentoj.

3:9 Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, benigxas kun la fidela Abraham.

3:10 CXar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi gxin.

3:11 Sed ke neniu pravigxas antaux Dio per la legxo, estas evidente; cxar:La virtulo vivos per fido;

3:12 kaj la legxo ne rilatas al fido; sed:Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.

3:13 Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo;

3:14 por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

3:15 Fratoj, mi parolas laux homo:Konfirmitan interligon, ecx nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.

3:16 Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras:Kaj al semoj, kvazaux pri multaj; sed kvazaux unu:Kaj al via semo, kiu estas Kristo.

3:17 Sed jen kion mi diras:Interligon, antauxe konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson.

3:18 CXar se la heredajxo estas de la legxo, gxi jam ne estas de promeso; sed Dio gxin donis al Abraham per promeso.

3:19 Kio do estas la legxo? GXi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj en la mano de interulo.

3:20 Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu.

3:21 CXu do la legxo kontrauxstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! cxar se estus donita legxo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la legxo.

3:22 Tamen la Skribo kune ensxlosis cxion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al cxiuj, kiuj fidas.

3:23 Sed antaux ol fido venis, ni estis gardataj sub la legxo, ensxlositaj por la fido malkasxota.

3:24 Tial la legxo farigxis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni pravigxu per fido.

3:25 Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

3:26 CXar vi cxiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo.

3:27 CXar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis, surmetis al si Kriston.

3:28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo.

3:29 Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laux la promeso.

4:1 Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de cxio;

4:2 sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, gxis la templimo difinita de la patro.

4:3 Tiel ankaux ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo;

4:4 sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan,

4:5 por reacxeti tiujn, kiuj estas sub la legxo, por ke ni ricevu la filadopton.

4:6 Kaj cxar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro!

4:7 Tiel ke cxiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaux heredanto per Dio.

4:8 Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj;

4:9 sed jam nun konante Dion, aux pli gxuste, de Dio konate, kial vi returnigxas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklavigxi?

4:10 Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn.

4:11 Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris cxe vi.

4:12 Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, cxar mi ankaux estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris;

4:13 sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion;

4:14 kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaux angxelon de Dio vi akceptis min, kvazaux Kriston Jesuon.

4:15 Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elsxirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi.

4:16 CXu mi do per verdirado farigxis al vi malamiko?

4:17 Ili fervore sercxas vin, ne bone; ili ecx volas elsxlosi vin, por ke vi sercxu ilin.

4:18 Sed estas bone esti fervore sercxata cxiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas cxe vi.

4:19 Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, gxis Kristo formigxos en vi,

4:20 mi tute deziris esti cxe vi nun, kaj sxangxi mian vocxon; cxar vere mi dubas pri vi.

4:21 Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la legxo, cxu vi ne auxskultas la legxon?

4:22 CXar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino.

4:23 Tamen tiu el la sklavino naskigxis laux la karno, sed cxi tiu el la liberulino naskigxis per promeso.

4:24 CXi tio enhavas alegorion; cxar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar.

4:25 CXar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, cxar sxi estas sklavigita kune kun siaj infanoj.

4:26 Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.

4:27 Estas ja skribite: GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; CXar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.

4:28 Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak.

4:29 Sed kiel tiam la laux karno naskita persekutis la lauxspiritulon, tiel estas ankaux nuntempe.

4:30 Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino.

4:31 Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.

5:1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikigxu en jugon de sklaveco.

5:2 Jen mi, Pauxlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidigxos, Kristo al vi tute ne utilos.

5:3 Mi denove atestas al cxiu homo cirkumcidata, ke li estas sxuldanto, por plenumi la tutan legxon.

5:4 Vi, kiuj volas vin pravigi per la legxo, apartigxis for de Kristo; vi forfalis de graco.

5:5 CXar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido.

5:6 CXar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

5:7 Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron?

5:8 CXi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas.

5:9 Malmulto da fermentajxo fermentigas la tutan mason.

5:10 Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran jugxon, kiu ajn li estas.

5:11 Sed mi, fratoj, se mi ankoraux predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraux persekutata? tiuokaze la falpusxilo de la kruco estas formovita.

5:12 Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortrancxu.

5:13 CXar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.

5:14 CXar la tuta legxo estas plenumata en unu diro, jene:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

5:15 Sed se vi mordas kaj mangxegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

5:16 Sed mi diras:Iradu laux la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos.

5:17 CXar la karno deziregas kontraux la Spirito, kaj la Spirito kontraux la karno; cxar cxi cxiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.

5:18 Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la legxo.

5:19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo,

5:20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj,

5:21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

5:22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,

5:23 mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo.

5:24 Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun gxiaj pasioj kaj voluptoj.

5:25 Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaux iradu.

5:26 Ni ne farigxu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.

6:1 Fratoj, ecx se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, cxiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.

6:2 Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo.

6:3 CXar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaux li estas io, li sin trompas.

6:4 Sed cxiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.

6:5 CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon.

6:6 Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en cxiuj bonajxoj.

6:7 Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li rikoltos.

6:8 CXar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.

6:9 Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos.

6:10 Tial laux nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

6:11 Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane.

6:12 Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidigxi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo.

6:13 CXar ecx tiuj mem, kiuj cirkumcidigxas, ne observas la legxon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidigxu, por ke ili fanfaronu pri via karno.

6:14 Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.

6:15 CXar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitajxo.

6:16 Kaj kiuj irados laux tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili cxiuj, kaj sur la Izrael de Dio.

6:17 De nun neniu min gxenu, cxar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.

6:18 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen.


Next: Ephesians