Sacred Texts  Bible  World Bible  Index  Previous  Next 

Esperanto Bible: Esther

1:1 Tio estis en la tempo de Ahxasxverosx, de tiu Ahxasxverosx, kiu regxis de Hindujo gxis Etiopujo, super cent dudek sep landoj.

1:2 En tiu tempo, kiam la regxo Ahxasxverosx sidis sur sia regxa trono en la kastelurbo SXusxan,

1:3 en la tria jaro de lia regxado, li faris festenon por cxiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj estis cxe li,

1:4 montrante la grandan ricxecon de sia regno kaj la majestan belecon de sia grandeco, dum multe da tagoj, dum cent okdek tagoj.

1:5 Kiam finigxis tiuj tagoj, la regxo faris por la tuta popolo, kiu trovigxis en la kastelurbo SXusxan, de la grandaj gxis la malgrandaj, festenon septagan sur la gxardena korto de la regxa palaco.

1:6 Blankaj, rugxaj, kaj bluaj sxtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj sxnuroj, pendis sur argxentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj argxentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro.

1:7 La trinkajxon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da regxa vino estis multe, kiel decis al la regxo.

1:8 La trinkado estis en ordo, neniu devigis; cxar tiel la regxo ordonis al cxiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laux la volo de cxiu.

1:9 Ankaux la regxino Vasxti faris festenon por la virinoj de la regxa domo de la regxo Ahxasxverosx.

1:10 En la sepa tago, kiam la koro de la regxo gajigxis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, HXarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep euxnukoj, kiuj servadis antaux la regxo Ahxasxverosx,

1:11 ke ili alkonduku la regxinon Vasxti al la regxo en la regxina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj sxian belecon; cxar sxi estis bela.

1:12 Sed la regxino Vasxti ne volis veni laux la ordono, kiun la regxo donis per la euxnukoj. Tiam la regxo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li.

1:13 Kaj la regxo diris al la sagxuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj (cxar la aferoj de la regxo estis ordinare farataj post konsiligxo kun cxiuj konantoj de legxo kaj juro;

1:14 kaj la plej proksimaj al li estis:Karsxena, SXetar, Admata, Tarsxisx, Meres, Marsena, kaj Memuhxan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizagxon de la regxo kaj okupis la unuan lokon en la regno):

1:15 Kiel oni laux la legxo devas agi kun la regxino Vasxti pro tio, ke sxi ne plenumis la ordonon de la regxo Ahxasxverosx, donitan per la euxnukoj?

1:16 Tiam diris Memuhxan antaux la regxo kaj la princoj:La regxino Vasxti estas kulpa, ne sole kontraux la regxo, sed kontraux cxiuj princoj, kaj kontraux cxiuj popoloj, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx;

1:17 cxar la ago de la regxino farigxos konata al cxiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante:La regxo Ahxasxverosx ordonis venigi al li la regxinon Vasxti, kaj sxi ne iris.

1:18 Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj auxdis pri la ago de la regxino, parolos tiel same al cxiuj princoj de la regxo; kaj estos suficxe da malhonoro kaj da cxagreno.

1:19 Se al la regxo placxas, oni elirigu ordonon de la regxo, kaj oni enskribu gxin kiel nemalobeeblan legxon de Persujo kaj Medujo, ke la regxino Vasxti ne venu plu antaux la regxon Ahxasxverosx; kaj sxian regxinecon la regxo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol sxi.

1:20 Kiam la ordono, kiun la regxo faris, estos auxdita en lia tuta regno, kiel ajn granda gxi estas, tiam cxiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj gxis la malgrandaj.

1:21 La parolo placxis al la regxo kaj al la princoj, kaj la regxo agis konforme al la parolo de Memuhxan.

1:22 Kaj li sendis leterojn en cxiujn landojn de la regxo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ke cxiu viro estu cxefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.

2:1 Post tiu afero, kiam kvietigxis la kolero de la regxo Ahxasxverosx, li rememoris pri Vasxti, kaj pri tio, kion sxi faris kaj kio estis dekretita pri sxi.

2:2 Kaj diris la junuloj de la regxo, kiuj servadis al li:Oni sercxu por la regxo belajn junajn virgulinojn;

2:3 kaj la regxo starigu en cxiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus cxiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon SXusxan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligajxojn;

2:4 kaj la junulino, kiu placxos al la okuloj de la regxo, farigxos regxino anstataux Vasxti. Kaj la afero placxis al la regxo, kaj li tiel faris.

2:5 En la kastelurbo SXusxan estis Judo, kies nomo estis Mordehxaj, filo de Jair, filo de SXimei, filo de Kisx, Benjamenido;

2:6 kiu estis translogxigita el Jerusalem kune kun la translogxigitoj, kiuj estis forkondukitaj kun Jehxonja, regxo de Judujo, kaj kiujn translogxigis Nebukadnecar, regxo de Babel.

2:7 Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaux estis nomata Ester, filino de lia onklo, cxar sxi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizagxa. Kiam mortis sxiaj gepatroj, Mordehxaj prenis sxin al si kiel filinon.

2:8 Kiam estis auxdigita la ordono de la regxo kaj lia legxo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon SXusxan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaux Ester estis prenita en la regxan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj.

2:9 La knabino placxis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al sxi sxiajn beligajxojn kaj sxian destinitajxon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la regxo; kaj li translogxigis sxin kun sxiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo.

2:10 Ester ne diris pri sia popolo nek pri sia patrujo, cxar Mordehxaj ordonis al sxi, ke sxi ne diru.

2:11 CXiutage Mordehxaj iradis antaux la korto de la virinejo, por sciigxi pri la farto de Ester, kaj pri tio, kio okazas al sxi.

2:12 Kiam por cxiu knabino venis la vico iri al la regxo Ahxasxverosx, post kiam dum dek du monatoj estis farata al sxi la beligado destinita por la virinoj (cxar tiel longe dauxris la tempo de ilia beligado:ses monatoj per mirha oleo, kaj ses monatoj per aromajxoj kaj per aliaj sxmirajxoj),

2:13 tiam la knabino eniris al la regxo. CXion, kion sxi diris, oni donis al sxi, por ke sxi iru kun tio el la virinejo en la regxan domon.

2:14 Vespere sxi eniris, kaj matene sxi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de SXaasxgaz, regxa euxnuko, gardisto de la kromvirinoj; sxi jam ne plu iris al la regxo, krom en la okazo, se la regxo sxin deziris kaj se sxi estis vokita lauxnome.

2:15 Kiam por Ester, filino de Abihxail, onklo de Mordehxaj, kiu prenis sxin al si kiel filinon, venis la vico iri al la regxo, sxi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de cxiuj, kiuj sxin vidis.

2:16 Ester estis prenita al la regxo Ahxasxverosx en lian regxan domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la sepa jaro de lia regxado.

2:17 Kaj la regxo ekamis Esteron pli ol cxiujn edzinojn, kaj sxi akiris cxe li simpation kaj favoron pli ol cxiuj virgulinoj; kaj li metis regxan kronon sur sxian kapon kaj faris sxin regxino anstataux Vasxti.

2:18 Kaj la regxo faris grandan festenon por cxiuj siaj princoj kaj servantoj, festenon je la honoro de Ester; kaj li donis ripozon al la landoj kaj disdonis regxajn donacojn.

2:19 Kaj kiam oni la duan fojon kolektis junulinojn, Mordehxaj sidis cxe la pordego de la regxo.

2:20 Ester ankoraux ne diris pri sia patrujo kaj pri sia popolo, kiel ordonis al sxi Mordehxaj; kaj la dirojn de Mordehxaj Ester plenumadis tiel same, kiel tiam, kiam sxi estis sub lia prizorgado.

2:21 En tiu tempo, kiam Mordehxaj sidadis cxe la pordego de la regxo, ekkoleris Bigtan kaj Teresx, du korteganoj de la regxo el la sojlogardistoj, kaj ili intencis meti manon sur la regxon Ahxasxverosx.

2:22 Pri tio eksciis Mordehxaj, kaj li diris al la regxino Ester, kaj Ester diris tion al la regxo en la nomo de Mordehxaj.

2:23 La afero estis esplorita kaj trovita vera, kaj oni pendigis ambaux sur arbo. Kaj tio estis enskribita en la kronikon cxe la regxo.

3:1 Post tiuj okazintajxoj la regxo Ahxasxverosx eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian segxon super cxiuj princoj, kiuj estis cxe li.

3:2 Kaj cxiuj servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, klinadis sin kaj jxetadis sin vizagxaltere antaux Haman, cxar tiel ordonis pri li la regxo. Sed Mordehxaj sin ne klinadis kaj ne jxetadis sin vizagxaltere.

3:3 La servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, diris al Mordehxaj:Kial vi malobeas la ordonon de la regxo?

3:4 CXar ili diradis tion al li cxiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, cxu la vortoj de Mordehxaj konservos sian forton; cxar li diris al ili, ke li estas Judo.

3:5 Kiam Haman vidis, ke Mordehxaj ne klinas sin kaj ne jxetas sin vizagxaltere antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero.

3:6 Sed li trovis nesuficxa meti la manon sur Mordehxajon; cxar oni diris al li, el kiu popolo Mordehxaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi cxiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Ahxasxverosx, la popolon de Mordehxaj.

3:7 En la unua monato, tio estas en la monato Nisan, en la dek-dua jaro de la regxado de Ahxasxverosx, oni jxetadis pur�on, tio estas loton, antaux Haman, de tago al tago kaj de monato al monato, gxis la dek-dua, tio estas gxis la monato Adar.

3:8 Kaj Haman diris al la regxo Ahxasxverosx:Ekzistas unu popolo, disjxetita kaj dissemita inter la popoloj en cxiuj landoj de via regno; iliaj legxoj estas malsimilaj al la legxoj de cxiuj popoloj, kaj la legxojn de la regxo ili ne plenumas; ne decas al la regxo tiel restigi ilin.

3:9 Se al la regxo placxas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da argxento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la regxo.

3:10 Tiam la regxo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis gxin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj.

3:11 Kaj la regxo diris al Haman:La argxento estas transdonata al vi, kaj ankaux la popolo, por fari al gxi tion, kio placxas al vi.

3:12 Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en la unua monato, en gxia dek- tria tago, kaj oni skribis konforme al cxiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la regxo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super cxiu regiono, kaj al la princoj de cxiu popolo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo; en la nomo de la regxo Ahxasxverosx tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la regxo.

3:13 Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en cxiujn landojn de la regxo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu cxiujn Judojn, de junulo gxis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havajxon oni disrabu.

3:14 Kopio de la letero estis transdonota kiel legxo en cxiun landon kaj proklamota al cxiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago.

3:15 La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan. La regxo kaj Haman sidigxis, por drinki, sed la urbo SXusxan estis konsternita.

4:1 Kiam Mordehxaj eksciis cxion, kio farigxis, tiam Mordehxaj dissxiris siajn vestojn, metis sur sin sakajxon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per lauxta kaj maldolcxa vocxo.

4:2 Kaj li venis gxis antaux la pordego de la regxo, cxar estis malpermesite eniri en sakajxo en la pordegon de la regxo.

4:3 Kaj en cxiu lando, sur cxiu loko, kien venis la ordono de la regxo kaj lia dekreto, estis granda malgxojo cxe la Judoj, fastado, plorado, kaj gxemado; kaj multaj kusxis en sakajxo kaj cindro.

4:4 Kaj venis la servistinoj de Ester kaj sxiaj euxnukoj, kaj rakontis al sxi. Kaj la regxino forte konsternigxis. Kaj sxi sendis vestojn, por vesti Mordehxajon kaj depreni de li la sakajxon; sed li ne akceptis.

4:5 Kaj Ester alvokis Hatahxon, unu el la euxnukoj de la regxo, kiun cxi tiu destinis por servado al sxi, kaj sxi sendis lin al Mordehxaj, por ekscii, kio kaj pro kio tio estas.

4:6 Hatahx eliris al Mordehxaj sur la urban placon, kiu estis antaux la pordego de la regxo.

4:7 Kaj Mordehxaj rakontis al li cxion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la regxo pro la Judoj, por ekstermi ilin.

4:8 Kaj kopion de la letera ordono, kiu estis donita en SXusxan, por ilin ekstermi, li donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al sxi, ordonante al sxi iri al la regxo, por petegi lin pri sxia popolo.

4:9 Hatahx venis kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordehxaj.

4:10 Kaj Ester diris al Hatahx, ordonante, ke li diru al Mordehxaj:

4:11 CXiuj servantoj de la regxo kaj la popolo en la landoj de la regxo scias, ke por cxiu viro aux virino, kiu eniris al la regxo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu legxo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la regxo etendas al li sian oran sceptron-tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la regxo jam de tridek tagoj.

4:12 Kiam oni raportis al Mordehxaj la vortojn de Ester,

4:13 tiam Mordehxaj sendis respondon al Ester:Ne pensu en via animo, ke en la regxa domo vi savigxos sola el cxiuj Judoj.

4:14 Se vi silentos en cxi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, cxu ne por tia tempo vi atingis regxinecon?

4:15 Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordehxaj:

4:16 Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en SXusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; kaj se mi pereos, mi pereu.

4:17 Kaj Mordehxaj iris, kaj faris cxion, kion komisiis al li Ester.

5:1 En la tria tago Ester vestis sin regxe, kaj starigxis sur la interna korto de la regxa domo, kontraux la domo de la regxo. La regxo sidis sur sia regxa trono en la regxa domo, kontraux la enirejo de la domo.

5:2 Kiam la regxo ekvidis la regxinon Ester, starantan sur la korto, sxi trovis favoron en liaj okuloj, kaj la regxo etendis al Ester la oran sceptron, kiu estis en lia mano; tiam Ester aliris, kaj ektusxis la pinton de la sceptro.

5:3 Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi, ho regxino Ester, kaj kia estas via peto? se tio estas ecx duono de la regno, gxi estos donita al vi.

5:4 Kaj Ester respondis:Se al la regxo placxas, la regxo kune kun Haman venu hodiaux al la festeno, kiun mi faris por li.

5:5 Tiam la regxo diris:Venigu plej rapide Hamanon, por plenumi tion, kion diris Ester. Kaj la regxo kaj Haman venis al la festeno, kiun faris Ester.

5:6 Kaj la regxo diris al Ester dum la trinkado de vino:Kion vi petas? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? gxis duono de la regno gxi estos plenumita.

5:7 Ester respondis kaj diris:Jen estas mia peto kaj deziro:

5:8 se mi akiris favoron en la okuloj de la regxo, kaj se al la regxo placxas plenumi mian peton kaj fari mian deziron, la regxo kun Haman venu al la festeno, kiun mi faros por ili; kaj morgaux mi faros, kion la regxo diris.

5:9 Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordehxajon cxe la regxa pordego, kaj tiu ne levigxis kaj ne movigxis antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero kontraux Mordehxaj.

5:10 Tamen Haman detenis sin, kaj iris hejmen. Kaj li sendis, kaj venigis al si siajn amikojn kaj sian edzinon Zeresx.

5:11 Kaj Haman rakontis al ili pri sia granda ricxeco, pri la multo de siaj filoj, kaj pri cxio, per kio la regxo lin altigis kaj starigis lin super la princoj kaj servantoj de la regxo.

5:12 Kaj Haman diris:Ecx la regxino Ester invitis kun la regxo al la festeno, kiun sxi faris, neniun krom mi; ankaux por morgaux mi estas invitita al sxi kun la regxo.

5:13 Sed cxio cxi tio ne kontentigas min tiel longe, kiel mi vidas, ke la Judo Mordehxaj sidas cxe la pordego de la regxo.

5:14 Tiam diris al li lia edzino Zeresx kaj cxiuj liaj amikoj:Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la regxo, ke oni pendigu sur gxi Mordehxajon; kaj poste iru gaje kun la regxo al la festeno. Tio placxis al Haman, kaj li pretigis la arbon.

6:1 En tiu nokto la regxo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memorajxan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaux la regxo.

6:2 Kaj tie trovigxis skribite, kiel Mordehxaj raportis pri Bigtan kaj Teresx, la du regxaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la regxon Ahxasxverosx.

6:3 Tiam la regxo diris:Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordehxaj? Kaj la junuloj servistoj de la regxo respondis:Nenio estas farita al li.

6:4 La regxo diris:Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la regxa domo, por diri al la regxo, ke oni pendigu Mordehxajon sur la arbo, kiun li pretigis por li.

6:5 La junuloj de la regxo diris al li:Jen Haman staras sur la korto. Kaj la regxo diris:Li eniru.

6:6 Haman eniris. Kaj la regxo diris al li:Kion oni faru al tiu homo, kiun la regxo deziras honori? Haman pensis en sia koro:Al kiu la regxo povas deziri fari honoron krom mi?

6:7 Kaj Haman diris al la regxo:Se al iu la regxo volas fari honoron,

6:8 oni alportu regxan veston, kiun portis sur si la regxo, kaj cxevalon, sur kiu rajdis la regxo, kiam sur lian kapon estis metita la regxa krono;

6:9 oni donu la veston kaj la cxevalon en la manon de unu el la plej eminentaj regxaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la regxo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la cxevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.

6:10 Tiam la regxo diris al Haman:Rapide prenu la veston kaj la cxevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordehxaj, kiu sidas cxe la pordego de la regxo; mankigu nenion el cxio, kion vi diris.

6:11 Haman prenis la veston kaj la cxevalon, kaj vestis Mordehxajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.

6:12 Poste Mordehxaj revenis al la pordego de la regxo; kaj Haman rapidis hejmen, malgxoja kaj kun kovrita kapo.

6:13 Haman rakontis al sia edzino Zeresx kaj al cxiuj siaj amikoj cxion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj sagxuloj kaj lia edzino Zeresx:Se el la gento de la Judoj estas Mordehxaj, antaux kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraux li, sed vi plue falos antaux li.

6:14 Dum ili ankoraux parolis kun li, venis la euxnukoj de la regxo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.

7:1 La regxo kaj Haman venis, por festeni cxe la regxino Ester.

7:2 Kaj ankaux en la dua tago, dum la trinkado de vino, la regxo diris al Ester:Kion vi petas, ho regxino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? gxis duono de la regno gxi estos plenumita.

7:3 Tiam la regxino Ester respondis kaj diris:Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho regxo, kaj se al la regxo placxas, tiam mia vivo estu donacita al mi laux mia peto, kaj mia popolo laux mia deziro;

7:4 cxar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaux estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la regxo.

7:5 Tiam la regxo Ahxasxverosx diris al la regxino Ester:Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuragxon agi tiel?

7:6 Kaj Ester respondis:La malamanto kaj malamiko estas cxi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaux la regxo kaj la regxino.

7:7 La regxo levigxis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la gxardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la regxinon Ester, cxar li vidis, ke la regxo destinis por li malbonan sorton.

7:8 Kiam la regxo revenis el la palaca gxardeno en la cxambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la regxo diris:Ecx perforti la regxinon li volas cxe mi en la domo! La vorto eliris el la busxo de la regxo, kaj oni kovris al Haman la vizagxon.

7:9 HXarbona, unu el la euxnukoj antaux la regxo, diris:Jen ecx la arbo, kiun Haman pretigis por Mordehxaj, kiu parolis bonon por la regxo, staras en la domo de Haman; gxi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la regxo diris:Pendigu lin sur gxi.

7:10 Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordehxaj. Kaj la kolero de la regxo kvietigxis.

8:1 En tiu tago la regxo Ahxasxverosx transdonis al la regxino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordehxaj venis antaux la regxon, cxar Ester diris, kio li estas por sxi.

8:2 Kaj la regxo deprenis sian ringon, kiun li forprenis de Haman, kaj donis gxin al Mordehxaj; kaj Ester starigis Mordehxajon super la domo de Haman.

8:3 Kaj Ester plue parolis antaux la regxo, kaj jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonajxon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraux la Judoj.

8:4 La regxo etendis al Ester sian oran sceptron, kaj Ester levigxis kaj starigxis antaux la regxo.

8:5 Kaj sxi diris:Se al la regxo placxas, kaj se mi trovis favoron antaux li, se la afero sxajnas al li gxusta, kaj se li havas simpation por mi:tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo;

8:6 cxar kiel mi povus vidi la malfelicxon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj?

8:7 Tiam la regxo Ahxasxverosx diris al la regxino Ester kaj al la Judo Mordehxaj:Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn;

8:8 skribu do pri la Judoj en la nomo de la regxo tion, kio placxas al vi, kaj sigelu per la regxa ringo; cxar leteron, skribitan en la nomo de la regxo kaj sigelitan per la regxa ringo, oni ne povas revoki.

8:9 Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en gxia dudek-tria tago; kaj oni skribis cxion tiel, kiel ordonis Mordehxaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo gxis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al cxiu lando laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ankaux al la Judoj laux ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo.

8:10 Li skribigis en la nomo de la regxo Ahxasxverosx, kaj sigelis per la regxa ringo, kaj sendis per rajdantaj kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj cxevaloj leterojn pri tio,

8:11 ke la regxo permesas al la Judoj en cxiuj urboj kolektigxi kaj starigxi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi cxiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havajxon,

8:12 en la dauxro de unu tago en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar;

8:13 ke oni donu kopion de cxi tiu ordonletero kiel legxon, proklamotan al cxiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por vengxi al siaj malamikoj.

8:14 La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj cxevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan.

8:15 Mordehxaj eliris de la regxo en regxa vesto el blua kaj blanka sxtofo, kun granda ora krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo SXusxan gxojkriis kaj estis gaja.

8:16 CXe la Judoj estis lumo kaj gxojo, gajeco kaj triumfo.

8:17 Kaj en cxiu lando kaj en cxiu urbo, sur cxiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la regxo, estis cxe la Judoj gxojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando farigxis Judoj, cxar falis sur ilin timo antaux la Judoj.

9:1 En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en gxia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la regxa ordono kaj dekreto-en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin-la afero turnigxis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn.

9:2 La Judoj kolektigxis en siaj urboj en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, por etendi la manon kontraux siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontrauxstari al ili, cxar timo antaux ili falis sur cxiujn popolojn.

9:3 Kaj cxiuj landestroj, satrapoj, regionestroj, kaj oficistoj de la regxo favoris la Judojn, cxar falis sur ilin timo antaux Mordehxaj.

9:4 CXar Mordehxaj estis granda en la domo de la regxo, kaj la famo pri li iris tra cxiuj landoj, cxar la viro Mordehxaj farigxadis cxiam pli kaj pli granda.

9:5 Kaj la Judoj batis cxiujn siajn malamikojn, frapante per glavo, mortigante kaj ekstermante, kaj ili faris al siaj malamikoj, kion ili volis.

9:6 En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn;

9:7 ankaux Parsxandatan, Dalfonon, Aspatan,

9:8 Poratan, Adaljan, Aridatan,

9:9 Parmasxtan, Arisajon, Aridajon, kaj Vajzatan,

9:10 la dek filojn de Haman, filo de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.

9:11 En la sama tago la nombro de la mortigitoj en la kastelurbo SXusxan estis raportita al la regxo.

9:12 Kaj la regxo diris al la regxino Ester:En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaux la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la regxo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraux deziras? tio estos plenumita.

9:13 Ester respondis:Se al la regxo placxas, estu permesite al la Judoj en SXusxan ankaux morgaux fari tion saman, kion hodiaux, kaj la dek filojn de Haman oni pendigu.

9:14 Kaj la regxo diris, ke oni faru tiel. Kaj estis donita dekreto pri tio en SXusxan, kaj la dek filojn de Haman oni pendigis.

9:15 La Judoj, kiuj estis en SXusxan, kolektigxis ankaux en la dek-kvara tago de la monato Adar, kaj mortigis en SXusxan tricent homojn; sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.

9:16 Ankaux la ceteraj Judoj, kiuj estis en la landoj de la regxo, kolektigxis kaj starigxis, por defendi sian vivon kaj por akiri trankvilecon antaux siaj malamikoj, kaj ili mortigis el siaj malamikoj sepdek kvin mil, sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.

9:17 Tio estis en la dek-tria tago de la monato Adar. Kaj en gxia dek-kvara tago estis ripozo, kaj oni faris gxin tago de festeno kaj de gajeco.

9:18 Sed la Judoj, kiuj estis en SXusxan, kolektigxis en la dek-tria kaj en la dek-kvara tagoj; ripozo estis en la dek-kvina tago, kaj ili faris gxin tago de festeno kaj de gajeco.

9:19 Tial la Judoj, kiuj logxas en logxlokoj kaj urboj ne fortikigitaj, faras la dek-kvaran tagon de la monato Adar tago de gxojo kaj de festeno, festotago, kaj ili sendas donacojn unuj al aliaj.

9:20 Mordehxaj priskribis cxiujn tiujn okazintajxojn, kaj sendis leterojn al cxiuj Judoj, kiuj estis en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, la proksimaj kaj la malproksimaj,

9:21 ke ili akceptu por si, ke ili festados cxiujare la dek-kvaran tagon de la monato Adar kaj gxian dek-kvinan tagon,

9:22 kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraux siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malgxojon en gxojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malricxuloj.

9:23 Kaj la Judoj akceptis tion, kion ili jam mem komencis fari kaj pri kio skribis al ili Mordehxaj.

9:24 CXar Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj malamiko de cxiuj Judoj, intencis pereigi la Judojn kaj jxetis pur�on, tio estas loton, por ekstermi kaj pereigi ilin;

9:25 sed kiam sxi venis antaux la regxon, cxi tiu ordonis skribe, ke lia malbona entrepreno, kiun li preparis por la Judoj, turnigxu sur lian kapon; kaj ke oni pendigu lin kaj liajn filojn sur arbo.

9:26 Pro tio oni donis al tiuj tagoj la nomon Purim, laux la vorto pur. Tial, konforme al cxiuj vortoj de tiu letero, kaj al tio, kion ili mem vidis koncerne tion kaj kio trafis ilin,

9:27 la Judoj decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por cxiuj, kiuj aligxos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laux la preskribo kaj en la difinita tempo cxiujare.

9:28 Tiuj tagoj devas esti memorataj kaj festataj en cxiuj generacioj, en cxiu familio, en cxiu lando, kaj en cxiu urbo; kaj tiuj tagoj de Purim ne devas esti forigitaj cxe la Judoj, kaj la memoro pri ili ne devas malaperi inter ilia idaro.

9:29 Kaj la regxino Ester, filino de Abihxail, kaj la Judo Mordehxaj skribis kun plena insisto, ke oni plenumu tiun duan leteron pri Purim.

9:30 Kaj ili sendis leterojn al cxiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de Ahxasxverosx, kun vortoj de paco kaj de vero,

9:31 ke ili festadu tiujn tagojn de Purim en ilia tempo, kiel decidis pri ili la Judo Mordehxaj kaj la regxino Ester, kaj kiel ili mem akceptis por si kaj por sia idaro koncerne la fastadon kaj pregxadon.

9:32 Kaj laux la ordono de Ester oni konfirmis tiun historion de Purim kaj enskribis en libron.

10:1 La regxo Ahxasxverosx metis sub tributon la teron kaj la insulojn de la maro.

10:2 La tuta historio pri lia forto kaj lia potenco, kaj la detaloj pri la grandeco de Mordehxaj, kiun la regxo grandigis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Medujo kaj Persujo.

10:3 CXar la Judo Mordehxaj estis la dua post la regxo Ahxasxverosx, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.


Next: Job